Rivero Cooper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cooper Creek)
Rivero Cooper
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 300 km
Fluo
Geografio
Landoj Aŭstralio
Regionoj Suda Aŭstralio
vdr

Cooper Creek (antaŭe Cooper's Creek) aŭ Rivero Cooper ( 28°23′S 137°41′E ) estas unu el la plej famaj kaj tamen malplej vizititaj riveroj en Aŭstralio. Ĝi foje estas konata kiel la Rivero Barcoo pro unu el ĝiaj alfluantoj kaj estas unu el tri gravaj riversistemoj de Kvinslando kiuj fluas en la basenon de la lago Eyre. La fluo de la rivereto dependas de munsonaj pluvoj falintaj monatojn pli frue kaj multajn centojn da kilometroj for en orienta Kvinslando. Kun 1,300 kilometroj de longo ĝi estas la dua plej longa enlanda riversistemo en Aŭstralio post la sistemo de la riveroj Murray kaj Darling.