Coral Bay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coral Bay

Coral Bay (aŭ Koralgolfo) estas malgranda urbo ĉe la marbordo de Okcidenta Aŭstralio, 1,200 km norde de Perto. Ĝi vivtenas sin ĉefe el turismo (subnaĝado kaj balenrigardado), kun iome da industrio de fiŝkaptado. La elektro estas havigita pere de hibrida sistemo el dizelo kaj vento. La populacio estas de 190 (censo de 2006).