Graflando Durham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Anglio

County Durham estas provinco en nord-orienta Anglio. La ĉefurbo estas Durham.

Loĝantaro – 810 191 (j. 2002)

Areo – 2676 km²

Industrio – agrikulturo, inĝenier-arto, karbminado, kemiaĵoj

La formo de la provinca nomo estas unika en Anglio, kie provincnomoj kutime estas derivataj de la ĉefurbo per la sufikso -shire. En Durham oni antaŭmetas la vorton county (laŭvorte: graflando), ĉar iam la princoj-episkopoj de Durham regis ankaŭ teritoriojn ekster la provinco; por distingi tiun ĉi de la regata teritorio oni kreis la apartan nomon. (En Irlando tiaj formoj estas kutimaj kaj ne rilatas al similaj historiaj cirkonstancoj.)