Covăsanț
Covăsinț | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Arad | |
Alinome | Kovászi (hungare) | |
Iama hungara departemento | Arad | |
Situo | 46° 12′ N, 21° 36′ O (mapo)46.221.604166666667Koordinatoj: 46° 12′ N, 21° 36′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 154 m | |
Poŝtkodo | 317090 | |
Loĝantaro | 2 659 (2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 10514 | |
Covăsânț (hungare Kovászi, de 1899 Kovasincz, germane historie ankaŭ Kowazynth) estas komunumo en Rumanio oriente de Arad.[1][2]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 3 846 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 estis 2 596 (rumanoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1278. Ĝi estis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj kamparurbo. Ĝi apartenis ĝis 1919 al Hungario (Arad).
La komunumo konsistas nur el unu vilaĝo. Oriente de ĝi estas granda arbaro, norde kaj okcidente agraroj. Sude situas la komunumo Ghioroc.
El la du skribmanieroj (Covăsinț / Covăsânț) la Enciclopedia României[3] uzas la duan, sed la komunuma retejo la unuan[4]. Ĉar la retejo ne uzas supersignojn kaj do skribas "Covasint", ne eblas diri, ĉu ĝi celas uzi la malnovan skribon "Covăsînț", kiu estis prononcata same kiel Covăsânț.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Covăsinț pasas sud-norde la vojo 708B inter Păuliș kaj Șiria. La plej proksima fervoja stacio estas en Șiria.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Enciclopedia României pri Covăsânț
- ↑ PRIMARIA COMUNEI COVASINT (rumane) (HTML). Alirita 2015-10-03.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La komunuma retejo
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto