Crato

From Vikipedio
Revision as of 07:41, 7 April 2013 by Addbot (talk | contribs) (Roboto: Forigo de 13 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1004897))
Jump to navigation Jump to search

Crato [kratŭ] (foje esperantigita Krato) (S 7°14’; W 39°24’, 426 m super la maro) estas urbo en Ŝtato Cearao, Brazilo, fondita en la 21-a de junio 1764. Ĝia municipo havas 1.009,2 km² kie estas la vilaĝoj Lameiro, Quintino, Santa Fé, Vilaĝo de Palmeiras, Bela Vista, Belmonte, Campo Alegre, Santa Rosa, Monte Alverne, Muriti kaj Ponta da Serra. La municipo havas 121 462 enloĝantojn (2010) (Urba desenco:120,35 po km²). Poŝta kodo: 63.100-000.

Esperanto en Crato

Pastro Manoel Feitosa eble estis pioniro de Esperanto tie en la 1920-aj jaroj. Cariry Esperantista Asocio estis fondita en Crato la 24-a de marto 1921, iniciato de la pastro Manoel Feitosa, kiu havis kunlaboron de Antônio Freire Jucá, tiama sekretario de Nova Samideanaro. Aliĝis al la nova asocio: Quintino Rodrigues de Oliveira e Silva, tiama episkopo de Crato, kaj diversaj pastroj kaj komercistoj. Nuntempe Crato ankoraŭ havas Esperanto-grupon.

Koordinatoj: 07°14′02″S 39°24′32″U  /  7.23389°S, 39.40889°U / -7.23389; -39.40889 (Crato) (mapo)