Krokus Siti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Crocus City)
Krokus Siti · Крокус Сити (Crocus City)
vendejaro
Estiĝo 2002
Adreso
Lando Rusio vd
Situo Krasnogorsk, Moskva regiono
Situo
Geografia situo 55° 49′ 22″ N, 37° 23′ 16″ O (mapo)55.82277777777837.387777777778Koordinatoj: 55° 49′ 22″ N, 37° 23′ 16″ O (mapo)
Krokus Siti · Крокус Сити (Crocus City) (Moskvo)
Krokus Siti · Крокус Сити (Crocus City) (Moskvo)
DEC
Krokus Siti · Крокус Сити (Crocus City)
Krokus Siti · Крокус Сити (Crocus City)
Situo de Krokus Siti · Крокус Сити (Crocus City)
Map
Krokus Siti · Крокус Сити (Crocus City)
Parto de Crocus City vd
Retejo http://crocuscitymall.ru/
vdr
Crocus Ekspoziciejo kaj Vegas Crocus City Butikcentro
Krokus Ekspo

Krokus Siti (ruse Крокус Сити, angle Crocus City) estas la plej granda komerca, ekspozicieja kaj negoca centro en Rusio. Ĝi situas en la urbo Krasnogorsk, Moskva regiono, proksime de la Moskva ringa vojo, inter Novorizheskaya kaj Volokolamskoye vojoj sur la bordoj de la Moskva Rivero, kiu apartigas ĝin de la Nord-Okcidenta administra arondismento de Moskvo. La Moskva metrostacio "Mjakinino" situas en la komplekso.

Crocus City estas posedata de Crocus Group ( RU ), de la azera komercisto Araz Ağalarov.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Crocus City kombinas komercajn, distrajn, negocajn kaj ekspoziciajn areojn en ununuran komplekson kun komuna arkitektura solvo sur areo de 90 hektaroj [1]. Crocus City inkluzivas:

  • Crocus Expo Ekspozicio-Centro [2]
  • Crocus City Hall Koncertejo
  • Vegas Crocus City Mall (multvendejo) [3]
  • Crocus City Mall [4]
  • Shore House, velklubo kaj restoracio
  • Multuza loĝado kaj komerca komplekso
  • Holiday Inn Hotelo
  • Vega komerca kaj distra komplekso
  • Vega City Hall koncertejo [5]
  • Oceanario, kiu estas 3-minuta piediro de la metrostacio Mjakinino [6]
  • Akvario Komerca Hotelo
  • Metrostacio Mjakinino
  • parkumejo

Terorisma atako[redakti | redakti fonton]

La 22-an de marto 2024, ĉirkaŭ la 20-a horo de moskva tempo, antaŭ koncerto de la muzikgrupo Picnic, okazis terorisma atako en la koncertejo Krokus-Siti-Ĥoll (ruse Кро́кус-Си́ти-холл, angle Crocus City Hall) [7][8] kaj en la sama tago tiu ĉi parto estis detruita pro postaj incendioj. ISIS deklaris respondecon [9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]