Ktenoforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ctenophora)
"Ctenophorae" (em Ernst Haeckel Kunstformen der Natur, 1904).
"Ctenophorae" (fare de Ernst Haeckel Kunstformen der Natur, 1904).

Ktenoforoj (Ctenophora) estas besta klado, apartenanta al grupo de la radisimetriaj bestoj (Radiata). Alia klado de la grupo estas la kniduloj (Cnidaria).

Taksomanio de Ktenoforoj

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala korpokonstruo[redakti | redakti fonton]

Ĝi restis en la stato de gastrulo, ilia korpo dividiĝas je ektodermo kaj endodermo. Inter tiuj troviĝas apoga disko, pleniga histo. Al la stomaka kavo (centra stomako) kondukas mallarĝa ezofago. La stomaka kavo estas dividebla je pluraj kanaloj. La korpon tenas ok kartilagaj ripoj, la neŭronoj situas ankaŭ apud tiuj. Ili korpo estas dividebla je tri partoj: korposupro, korpopalasto kaj buŝĉirkaŭo.

Ekstera surfaco kaj moviĝo[redakti | redakti fonton]

La ekstera surfaco estas epitelio, riĉa je glandoĉeloj. Ilia moviĝo okazas per apudripaj naĝdiskoj, kiuj elformiĝis per kunkresko de ĉilioj. La movon de la tentakloj helpas muskoloj.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ili gluas la predojn al siaj tentakloj per gluĉeloj, poste ŝtopas ĝin en la ezofagon, de kie ĝi venas en la centran stomakon. En tubetoj de la praintesto okazas la digestado. La nedigesteblaj partoj eliĝas tra la buŝaperturo.

Spirado[redakti | redakti fonton]

La spirado estas difuza, tio estas, ĝi okazas tra la tuta korposurfaco.

Metabolismo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu digestita nutromaterialo alvenas la ĉelojn per intesta kanala sistemo. Ili eligas sur la tuta korposurfaco la superfluajn akvon, jonojn, disigaĵojn.

Korporeguligo[redakti | redakti fonton]

Ili havas difuzan nervosistemon kiel ĉe la kniduloj. Ili havas ankaŭ kemiajn reguligojn. La lokumsenta organo de la korposupro estas ligita per nervofaskoj al la remdiskoj. Sur la tentakloj situas ankaŭ mekanikaj sensoĉeloj.

Generado[redakti | redakti fonton]

Ili estas ĉiuj androginaj (ambaŭseksaj), ili ne kapablas plimultiĝi per senseksa generado. Karakterizaĵo de ilia generado estas, ke ili kapablas plimultiĝi jam en la larvo-aĝo.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Pli frue oni sistematikis la ktenoforojn kiel unu subkladon de la kniduloj, sed hodiaŭ jam evidentas ke ili estas apartaj kladoj. Ili havas du klasojn:

La pli frua sistematiko vicigis la ktenoforojn kun la kniduloj al la sen-korpokavuloj (Acoelomata).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Dudich – Loksa: Állatrendszertan – Universitata lernolibro en la hungara