Cuautitlán Izcalli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cuautitlán Izcalli (urbo))
Cuautitlán Izcalli
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 54770
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 531 041  (2015) [+]
Loĝdenso 4 848 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 39′ N, 99° 13′ U (mapo)19.64388-99.21598Koordinatoj: 19° 39′ N, 99° 13′ U (mapo) [+]
Alto 2 280 m [+]
Areo 109,54 km² (10 954 ha) [+]
Cuautitlán Izcalli (Meksiko)
Cuautitlán Izcalli (Meksiko)
DEC
Cuautitlán Izcalli
Cuautitlán Izcalli
Situo de Cuautitlán Izcalli

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cuautitlán Izcalli [+]
vdr

Cuautitlán Izcalli estas komunumo en la meksika subŝtato Meksikŝtato (Estado de México). La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Cuautitlán Izcalli.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la Inegi) 498 021 loĝantojn, el tiuj 242 798 viroj kaj 255 223 virinoj. Laŭ la loĝantaro la komunumo okupas la kvaran lokon en la Ŝtato de Meksiko kaj la 587-a lokon en la nacia komparo. La komunumo havas surfacon de 109,9 kvadratkilometroj kaj situas je 2200 metroj super la marnivelo. La kvanto de precipitaĵo estas 1 000 milimetroj.

La geografiaj koordinatoj de la komunumo estas 19° 18′ norda latitudo kaj 100° 9′ okcidenta longitudo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la nombrado en 1995 en la komunumo vivas 2344 loĝantoj kiuj parolas indiĝenan lingvon. Tiuj grupoj venis de la Ŝtato de Meksiko kaj de la respubliko, ĉefe de Oaxaca kaj Chiapas, serĉante laboreblecojn. Laŭ la nombrado en 2005 temis pri 3107 personoj kiuj parolas indiĝenan lingvon. La plej ofta religio estas la katolikoj (92,8 %).

Partnera komunumo[redakti | redakti fonton]

Partnerkomunumo de Cuautitlán Izcalli estas Diez de Octubre en Kubo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]