Czterej pancerni i pies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ligna kopio de la tanko Rudy kreita de ŝatantoj; foto farita en 1970

Czterej pancerni i pies (Kvar tankistoj kaj hundo) estas pola televida serio laŭ scenaro kaj libro de Janusz Przymanowski sub la sama titolo. La serio prezentas historion de soldatoj el la tanko Rudy (La Rufa) kaj de hundo Szarik.

Premiero de la serio estis la 9-an de majo 1966. Pro ĝia famo en 70-aj jaroj oni eldonis libron pri aliaj aventuroj de la tankistoj kaj bildserion.

La filmo atingis grandan sukceson kaj pola televido projekciis ĝin multfoje. Ĝi estis ankaŭ konata en Germana Demokratia Respubliko (sub la titolo Vier Panzersoldaten und ein Hund) kaj en Sovetio (Четыре танкиста и собака; oni ofte nomis ĝin Три Поляка, Грузин и собака - Tri poloj, unu kartvelo kaj hundo).