Saltu al enhavo

Dániel Ércsei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Dániel Ercsei.

ERCSEI Dániel (erĉei) estis hungara reformita pastro naskita en Érkeserű en 1744 kaj mortinta en Mezőtúr la 5-an de februaro 1809.

Dániel Ercsei studis en kolegio de Debreceno kaj teologion en la universitato de Bazelo. De 1777 ĝis sia morto li estis pastro de Mezőtúr, de 1804 ankaŭ dekano de Heves-Nagykunság. Li priokupiĝis ankaŭ pri la hebrea lingvo. Li estis refondinto de la gimnazio kaj fondinto de biblioteko. Li akiris meritojn ankaŭ pri organizado de popolinstruado.

  • Magános és közönséges Istennel való beszélgetés (reverko de preĝlibro de Zollikoffer; Komárom, 1790);
  • A szent passio (Komárom, 1793).
  • Magyar Életrajzi Lexikon