DNA-trimoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La DNA-trimoo (aŭ D-trimoo) estas metodo de molekula biologio. En la angla, tiu metodo, ekde kiu eblis disvolvi aliajn trimoojn (ekzemple la proteina kaj la RNA-trimoo), havas la nomon de sia elpensinto, la brita biologo Edward Southern.

Metodo[redakti | redakti fonton]

1. La elektroforeza ĝelo estas trempita en alkalan solvaĵon (tipe enhavanta natrian hidroksidon) por ebligi la denaturadon de dufadena DNA (disiĝo de dufadena DNA en unufadenan DNA-n).
2. Membrano el nitrocelulozo (aŭ alternative nilono) estas lokita sur la ĝelon. Premado estas aplikata sur la ĝelo per stako de sorbaj paperoj kunpremitaj de pezaĵo sur la membrano. Tio transigas la DNA-n enhavitan en la ĝelo al la membrano, ĉe kiun ĝi fiksiĝas.
3. Tiam la membrano estas varmigita, se la materialo uzata estas nitrocelulozo, aŭ elmontrita al ultravioleta radiado, se temas pri nilono, por konstantigi DNA-fiskadon ĉe la membrano.
4. La membrano estas poste kontaktigita kun sondilo specifa al la celita DNA-sinsekvo por makuli la membranon ĉe lokoj, kie troviĝas la interesa materialo. La sondilo estas markita tiel ke ĝi povu detektiĝi, kutime enkorpigante radioaktivecon aŭ etikedante la molekulon per fluoreskenzo. Iukaze, oni povas fari la sondilon per RNA, prefere ol per DNA.
5. Post hibridiĝo, la troaj sondiloj estas forigitaj de sur la membrano per diversaj lavoj, kaj hibridiĝo videbligas per memradiografia filmo, en la kazo de radioaktiva aŭ fluoreska sondilo.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

La sondilo rivelas per makuloj la poziciojn ĉe la membrano de la DNA-fragmentoj serĉitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]