Danuba Kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Danuba kanalo)
Danuba Kanalo

La Danuba Kanalo (germanlingve Donaukanal) estas riverbrako de Danubo en Vieno. Ĝi estas postrestaĵo de la eksa "sovaĝa" Danubo, kiun oni reguligis inter 1868 ĝis 1875.

Male al Danubo, ĝi kondukas rekte preter la historia centro de Vieno. Danubo kaj la Danuba Kanalo formas insulon inter si, sur kiu troviĝas la 2a kaj 20a distriktoj de Vieno.

La Twin City Liner, boata servo de Vieno al Bratislavo, uzas la Danuban Kanalon. Ĝia viena albordiĝejo estas ĉe la placo Schwedenplatz.