Datapoint 2200

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Datapoint 2200 estis "inteligenta" terminalo de firmao Computer Terminal Corporation (CTC). Por la terminalo CTC inventis 8-bitan arkitekturon de procesoro kaj kun firmao Intel provis realigi la arkitekturon. Dum kunlaboro la procesoro titoliĝis 1201. En jaro 1970 CTC lasis la projekton kaj 1201 ricevis la komercan nomon Intel 8008. Finfine CTC finkonstruis terminalon Datapoint 2200 surbaze de Intel 8008. En iu senco eblas diri, ke Datapoint 2200 estis unua persona komputilo baziĝinta sur Intel-procesoro. Datapoint 2200 havis unukoloran (verda-nigra) tekstan ekranon de 12 linioj po 80 simboloj. Klavaro kaj ekrano estis kunmuntitaj en saman korpon. En la korpon estis muntitaj du kasediloj por magnetbendaj datenportiloj.

Speciale por la terminalo estis verkitaj du programlingvoj – Databus kaj Datashare. Al Datapoint 2200 eblis konekti eksteran diskilon por 8-colaj unuflankaj magnetaj diskedoj. Se dum laboro de programo okazis eraro, la terminalo finis laboron. Tiuokaze ĝin necesis forŝalti, denove ŝovi kasedan datenportilon kaj reŝalti.