Dave Valentín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dave Valentín marton de 2008

Dave Valentín (* 1-an de januaro 1954 en Bronkso, Novjorko) estas usona ĵazflutisto.

Kariero

En la aĝo de 9 jaroj Valentín, kies gepatroj devenas de Porto-Riko, lernis ludi bongojn kaj kongaojn kaj muzikis ekde la aĝo de 12 jaroj en la novjorkaj latinidĵazaj klubejoj. Nur kiam li aĝis 18 jarojn, li komencis eklerni la ludon de transversa fluto. Lia flutinstruisto Hubert Laws konsilis al li pro lia alloga ekmetado de la fluto, ke li ne ankaŭ saksofonon. Valentín studiis ĉe Bronx Community College.

En 1977 li kunlaboris je unuaj surdiskigioj (kun la ensemblo de Ricardo Marrero). La produktistoj Dave Grusin kaj Larry Rosen evoluigis lin ĉe diskeldonejo GRP kiel en Usono plej popularan artiston. Valentín prezentis pli ol 15 muzikalbumojn je propra nomo, je kio li kombinis popularmuzikon, rimtenbluson, brazilan muzikon kaj latinidan ĵazon, por generi klarkonturan kaj plaĉan formon de interkruciĝa ĵazo. Liaj du aktualaj lumdiskoj World On A String (2005) kaj Come Fly With Me (2006) aperis ĉe Highnote. Li estis kandidatigita por la Latin Grammy Award.

Eksteraj ligiloj