David Hume

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La statuo de David Hume. Edinburgo, Skotlando.

David HUME [dejvid hjum] (naskiĝis 1711, mortis 1776) estas grava skota filozofo de modernismo kaj empiriismo. Li puŝis la analizon de Locke kaj Berkeley al ĝia logika sed absurda rezultato de skeptikismo. Same kiel Platono, li celis esti fama beletristo sed gajnis famon kiel filozofo.

Vivo

Klerigita en Edinburgo, dum la 1730-oj Hume loĝis en Parizo kie li verkis sian unuan filozofian verkon, Traktaĵo de Homa Naturo (1740). Simpligita versio de ĝia unua parto poste fariĝis lia fama Pri Homa Kompreno (1748).

Dum 1754 - 1762, Hume verkis historion de Anglio kiu, spite de eraroj, fariĝis la norma verko pro ĝia pura stilo.

En 1763, Hume revenis al Parizo por esti sekretario al al brita ambasado. Tie li renkontis je Rousseau kaj ili amikiĝis. Poste Hume helpis je Rousseau rifuĝi en Britio.

Hume eble estis la unua famulo en Eŭropo kiu mortis kiel malkaŝa ateisto. Hodiaŭ sur la TTT li estas unu el la plej popularaj filozofoj.

Verko

Hume estis unu el la plej skeptikaj de filozofoj. Li eĉ dubis la ekzistecon de menso kaj de la materia mondo. Kvankam li ja kredis ke la suno morgaŭ superiros, tia kredo estas nure tio: kredo. Kiel kredo ĝi ne estas bazita sur logikoracio. Multe de nia "scio" pri la mondo estas de simila ŝablono: kaŭzo kaj fizika leĝo nure priskribas la kutiman okazon; ideo kaj vortoj nure temas pri kutimaj kunaĵoj. Realo estas tute kaprica: nia kompreno estas bazita sole sur la reguleco kaj kutimeco kiun ĝi hazarde havas.

En la deka ĉapitro de Pri Homa Kompreno, Hume disputis kontraŭ la ebleco de mirakloj, dirinte ke miraklo ne eblas okazi: miraklo, laŭ difino, estas treege malprobabla okazo, tial iu ajn raporto pri miraklo estas, pliprobable, mensogo aŭ eraro ol la vero.

Hume estis skolano de empiriismo, skolo fondita de Locke. Sed la empiriismo de Hume fariĝis efektive skeptikismo. Hume diris ke religio kaj teologio ne estas bazitaj en racio kaj logiko. Multaj homoj opiniis, ke li estis ateisto, sed efektive li estis skeptikemulo, kiu argumentis, ke eble ia kreinto de la universo ekzistas. Tamen ni homoj ne povas eĉ ekscii ion ajn pri la karaktero de tia kreinto. Oni devas rigardi la kreiton por peni ekscii ion ajn pri la kreinto, kaj tia rigardo levas dubojn pri siaj moralaj celoj. Tamen kelkaj homoj opinias, ke David Hume estis la unua fama intelektulo de la Okcidento kiu estis ateisto ĝis morto.