Davido la 2-a (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Davido la 2-a de Skotlando

Davido la 2-a (1324 - 1371) estis reĝo de Skotlando de 1329 ĝis 1371. Li estis la filo de Roberto la 1-a kaj lia dua edzino, Izabela de Burgh.

Malgraŭ la traktato kun Anglujo de 1328, lia regno estis invadita de Eduardo la 3-a kaj Davido devis ekziliĝi post la malvenko en julio 1333. La lukto kontraŭ la angloj restis sub la gvido de la juna nevo de Davido, Roberto Stuarto.

La venkinto altrudis en la trono al Eduardo de Balliol (filo de Johano de Balliol), kun la nomo Eduardo la 1-a.

Pli malfrue Davido rekuperis la tronon.

Denove venkita de Eduardo la 3-a en 1346, Davido ests malliberigita en Anglujo ĝis 1357. Dum tiu tempo Skotlando restis sub la regentado de lia nevo Roberto Stuarto.

Davido estis edzo de Johana de la Turo, fratino de Eduardo la 3-a, sed li ne havis posteulojn. Li denove geedziĝis (1364) kun Margareta Drummond, ankaŭ sen posteuloj.

Pro tiu kialo, je lia morto proklamiĝis heredanto lia nevo Roberto Stuarto, per kio ekiĝis la regado de la dinastio de Stuartoj.