Dayton (Ohio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbocentro de Dayton

Dayton estas urbo en konteo Montgomery en Ohio en Usono, administra centro de la konteo. Dum la censo de 2000 oni registris 166.179 loĝantojn; je 2004-07-01 oni nombris 160.293.

Dayton situas en la valo de rivero Great Miami River, ĉe la enfluejo de Stillwater River, Mad River kaj Wolf Creek. La riveroj en 1913 kaŭzis seriozan inundon, post kiu oni konstruis digojn.

Urboĝemelecoj

Dayton ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Interkonsento de Dayton

Inter la 1-a kaj la 21-a de novembro 1995 en la aer-armea bazo Wright Patterson okazis traktadoj por fini la jugoslavian militon, daŭrintan jam pli ol tri jarojn. Ili rezultigis la Interkonsenton de Dayton, subskribitan la 14-an de decembro 1995 en Parizo.

Koordinatoj: 39° 45′ 46″ N 84° 11′ 48″ U / 39.76278 °N, 84.19667 °U / 39.76278; -84.19667 (mapo)