Dayton (Ohio)
Aspekto

Dayton | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono kantona sidejo urbego urbo de Ohio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
subŝtato | ![]() | ||||
Kantono | kantono Montgomery | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 45402 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 137 644 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 940 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 46′ N, 84° 12′ U (mapo)39.766666666667-84.2Koordinatoj: 39° 46′ N, 84° 12′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 225 m [+] | ||||
Areo | 146,41 km² | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||

Dayton (en Esperanto Dajtono) estas urbo en kantono Montgomery en Ohio en Usono, administra centro de la kantono. Dum la censo de aprilo 2000 oni registris 166 179 loĝantojn; la 1-an de aprilo 2010 oni nombris 141 527 kaj la 1-an de aprilo 2020 137 644.
Dayton situas en la valo de rivero Great Miami River, ĉe la enfluejo de Stillwater River, Mad River kaj Wolf Creek. La riveroj en 1913 kaŭzis seriozan inundon, post kiu oni konstruis digojn.
Urboĝemelecoj
[redakti | redakti fonton]Dayton ĝemeliĝis kun jenaj urboj:
Augsburg en Germanio
Belgrado en Serbio
Holon en Israelo
Monrovio en Liberio
Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino
Interkonsento de Dayton
[redakti | redakti fonton]Inter la 1-a kaj la 21-a de novembro 1995 en la aer-armea bazo Wright Patterson okazis traktadoj por fini la jugoslavian militon, daŭrintan jam pli ol tri jarojn. Ili rezultigis la Interkonsenton de Dayton, subskribitan la 14-an de decembro 1995 en Parizo.