Deŝovo (relativa adreso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉe relativa adresado en komputado, deŝovo estas tiu parto de la plena memoradreso de objekto, kiu determinas ĝian pozicion interne de memorareo, relative al ties origino, t.e. la distanco disde la bazo de la memorareo.

La bazo povas esti la komenco de dosiero, la komenco de rikordo ktp.

Do, absoluta_adreso = bazo + deŝovo.

Deŝovo en rikordo[redakti | redakti fonton]

Ekz-e por la Paskala rikordo data (por valoroj «data»j, esprimantaj datojn),

  tipo
      monata =
        (jan,feb,mar,apr,maj,jun,jul,aug,sep,okt,nov,dec);
      data = pakita rikordo
        jaro: 0..3000;         {2 bajtoj}
        monato: monata;        {1 bajto}
        tagnumero: 1..31;      {1 bajto}
      fino;

la deŝovo de la kampo tagnumero povas esti 2+1=3 bajtoj.

Deŝovo en dosiero[redakti | redakti fonton]

Jen estas la kruda enhavo de la komenca parto (la unuaj 8×3=24 bajtoj) de grafika dosiero t2.png. La unua kolumno indikas (okume) la numeron (= la deŝovon) de la komenca bajto en la eligaĵa linio (la 0-a, la 8-a, la 16a). Poste sekvas 8 16-umaj valoroj de la respektivaj 8 bajtoj; poste sekvas printaĵo de la askie interpreteblaj bajtoj:

$ od -A o -w8 -t x1z -N24 t2.png
0000000 89 50 4e 47 0d 0a 1a 0a  >.PNG....<
0000010 00 00 00 0d 49 48 44 52  >....IHDR<
0000020 00 00 01 77 00 00 02 4d  >...w...M<
0000030
$ 

Ni vidas, ke la signoĉeno PNG (t.e. ĝia komenca bajto P) havas la deŝovon 1; kaj la signoĉeno IHDR havas la deŝovon 12 (okume 014).