Vlieter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el De Vlieter)
Statuo de Cornelis Lely

La Vlieter estas parto de la Vadomaro, laŭlonge de la Afsluitdijk en Nederlando, proksimume ses kilometroj oriente de Den Oever.

La Vlieter estas la loko kie la du partoj de la Afsluitdijk en 1932 kuniĝis por fermi la digon. Tie oni konstruis monumenton. Parkadejo kaj promenponto interligas ĝin kun la aŭtovojo. En 2007 tie oni konstruis statuon de Cornelis Lely.

En 2009 la loko fariĝis naturrezervejon protektata de la ministerio de Agrikulturo, Naturo kaj Nutraĵoprovizado, kiu je la 28-a de oktobro 2009 anoncis ke la Vlieter, ĉe la Vadomaro, estis protektata areo de 143 hektaroj. por la disvolviĝo de mitulbenkoj.