Deep Space Homer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deep Space Homer
ĉapitro de televidserio
Originala titolo Deep Space Homer
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 24 feb. 1994
Ĝenro animated sitcom
Reĝisoro(j) Carlos Baeza
Scenaro David Mirkin
Loko de rakonto Springfield
IMDb
vdr

"Deep Space Homer" estas la 15-a epizodo de kvina sezono de la usona animacia serio La Simpsonoj. Ĝi unue estis elsendita de la Fox Broadcasting Company al Usono la 24-an de februaro 1994. En ĉi tiu epizodo, NASA elektas ordinaran homon (Homer Simpson) por spaca misio, esperante akceli publikan intereson pri spaca flugado. Tamen kaoso okazas kiam la nekompetenteco de Homero detruas la navigadan sistemon de la kosmoŝipo.

La epizodo parodias multajn sciencfikciajn verkojn de 1960-aj jaroj kiel 2001: A Space Odyssey kaj Star Trek.

Ekzistas kopio de la epizodo en la Internacia Kosmostacio por la astronaŭtoj.