Deepstaria enigmatica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deepstaria enigmatica estas meduzo el familio Ulmaridae, kiu nur tre malofte estis observita. Ĝi estis malkovrita en 1966 dum subakviĝo al 723 m. La sepcia nomo „enigmatica“ signifas „enigma“ (el la greka αἴνιγμα, „la enigmo“). La kloŝo de tiu meduzo estas tre maldika kaj larĝa ĝis ĉ. 60 cm. Oni trovis ĝin en antarctaj aŭ proksim-antarktaj maroj, en profundo de 829 ĝis 1830 metroj.

Unu ekzempleron filmis en 2012 subakvada roboto, en profundo de 1590 m.