Saltu al enhavo

Deganja

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Deganja
kibuco
Conquest Group (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 534  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 32° 42′ N, 35° 34′ O (mapo)32.708135.574897222222Koordinatoj: 32° 42′ N, 35° 34′ O (mapo) [+]
Alto −200 m [+]
Horzono Israela Norma Horzono [+]
Deganja (Israelo)
Deganja (Israelo)
DEC
Situo de Deganja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Degania Alef [+]
vdr
Panoramo de Deganja (meze Deganja Bet, supre maldekstre Deganja Alef)
Mapo de Israelo. Deganja estas je suda rando de lago, montrita en dekstra duono de la mapo, proksime de tie kie el ĝi defluas la rivero.

Deganja (hebree דגניה) estas nomo de du kibucoj en norda Israelo, kiuj situas sude de la Genezareta lago, proksime al defluo de rivero Jordano.

Ĝin fondis en 1909 rusaj enmigrantoj, kiuj poste apogis eĉ fondon de aliaj kibucoj. Estante la unua grupo kaj la prototipo por la setlejmodelo kiu nun estas nomita kibuco, Degania iĝis konata kiel "la patrino de grupsetlejoj kaj kibucoj".

Antaŭ fondo de la israela ŝtato, Deganja estis grava defendejo. Dum la batalo por la sendependeco en 1948, la judoj provis haltigi la siriajn fortojn ĉe tiu loko.

Se oni parolas simple pri "Deganja", tiam oni plej ofte aludas je Deganja "A" (kiel "Alef"). Deganja A estas la plej malnova israela kibuco, kaj tiel antaŭulo, modelo por ĉiu posta komunumaj setlejoj.

Deganja A estas konata kiel naskiĝloko de la israela generalo kaj politikisto Moŝe Dajan.

Deganja "B" (kiel "Bet") estiĝis en 1920 en proksimo de la pionira kibuco, pro la membrokresko de la iama setlejo.