Hepataj vejnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dekstra hepata vejno)

En homa anatomio, la hepataj vejnoj, nomitaj ankaŭ suprahepataj vejnoj por distingi ilin el la portalhepata vejno, estas vejnoj kiuj transportas la sangon senoksigenan el la dekstra kaj maldekstra loboj de la hepato ĝis la malsupra kava vejno. Estas 3 hepataj vejnoj kiuj devenas respektive de la maldekstra, centra kaj dekstra parto de la hepato, ĉiuju el ili elfluas en la malsupra kava vejno.[1] La hepataj vejnoj formiĝas per la unio de la sublobetaj vejnoj. Tiuj siavice kolektas la sangon de la malgrandaj centrolobetaj vejnoj kiuj troviĝas en la centro de ĉiu hepata lobeto.

La ŝtopiĝo de la hepataj vejnoj okazigas la malsanon konatan kiel sindromo de Budd-Chiari.[2][3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anatomía y fisiología hepática. Arkivita la 16an de majo 2017 en la Wayback Machine. Konsultita la 21an de julio 2020.
  2. Budd-Chiari syndrome en whonamedit.com
  3. Budd G (1845). On diseases of the liver. Londres: John Churchill. p. 135. Brit Lib. 000518193.