Delicias
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Delicias (metroo de Madrido) kaj Delicias (stacidomo). |
Delicias | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Chihuahua | ||
Poŝtkodo | 33000–33110 | ||
Kodo laŭ INEGI | 08021 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mario Mata Carrasco PAN | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 127 211 | ||
Loĝdenso | 278 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 28°11′N 105°28′U / 28.183°N, 105.467°U (mapo) | ||
Alto | 1 170 m | ||
Areo | 335,4 km² | ||
Horzono | UTC -7 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Delicias Municipality [+] | |||
Delicias estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Chihuahua, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Delicias. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08021. Krom la ĉefurbo al la komunumo apartenas 495 aliaj loĝlokoj kaj vilaĝoj. La ĉefaj estas Colonia Agrícola, Abraham González, Colonia Agrícola Cuauhtémoc, Colonia Agrícola Hidalgo, Congregación Terrazas kaj Estación Armendáriz.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 127211 loĝantojn. El tiuj estis 62463 viroj kaj 64748 virinoj. La komunumo havas surfacon de 335,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1170 metroj super la marnivelo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En la komunumo jare falas averaĝe 294,7 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 18,6 °C.
Tempozono
[redakti | redakti fonton]La komunumo, kiel la tuta subŝtato apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).
Sociogeografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1995 en la komunumo vivis 98568 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 180 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,18 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Historio
[redakti | redakti fonton]La aktuala teritorio de la komunumo origine apartenis al la komunumoj Rosales, Meoqui kaj Saucillo. Je la 7a de januaro de 1935 la subŝtata parlamento donis al Delicias komunumajn rajtojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Delicias Arkivigite je 2007-03-29 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)