Kaverno de Libereco de Demänová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Demänovská jaskyňa Slobody)

Groto de libereco de Demänová Al la plej allogaj arbaroj de nia patrujo apartenas nekontesteble Malaltaj Tatroj (Nízke Tatry) (en Nacia parko Nízke Tatry), kie la plej bela kaj la plej elserĉata estas valo de Demänová, ne nur pro belegaj naturaj scenejoj, sed precipe pro siaj misteraj subteraj areoj – grotoj.

La plej fama, eĉ malproksime trans landlimoj, estas la Groto de Libereco, kiu eminentas per bunteco, freŝigeco kaj kolorriĉeco de dekoraciaĵoj. Ĝi estas kreita en kalkŝtona montmasivo nomata Pustie (1 495 m super la marnivelo) je la dekstra flanko de fluejo de Demänová-rivereto. La nuna enirejo kuŝas en ravino de la dekliva valeto nomata Točište, ĉirkaŭ 52 m super la fluvalo de Demänová-rivereto. De aŭtobushaltejo kondukas al ĝi prizorgata serpentinuma vojireto ĝis la teraso al enirejo. Ankaŭ tie funkcias sidlifto. Eĉ se mergiĝoj kaj elflueojo estis konataj jam de longe, la groton malkovris nur en la jaro 1921 Alois Král, kunhelpe de Adam Mišura. Dum la jaroj 19241931 ĝi estis alirebligita por la publiko kaj elektre prilumigita.

La Groto de la Libereco estas parto de la vasta sistemo de grotoj de Demänová-valo kaj ĝi kreiĝis en naŭ niveloj unu super la alia en la tuta longeco de 21 kilometroj. Ĝi kreiĝadis en mallumaj meztufaj kalkŝtonaroj, ĉefe per agado de Demänová-rivereto, kiu fontas en la deklivoj de la plej alta monto de Malaltaj Tatroj, nomata Ďumbier (2 045 m super la marnivelo). En la teritorio Lúčky ĝi malaperas per kelkaj mergiĝoj en subteraĵon kaj trafluas la groton en longeco de kvar kilometroj. El la groto ĝi elfluas en la simileco de la plenriĉa karsta fonto, kiu estas nomata Vyvieranie.

Enireja aperturo en la Groton de Libereco ne estas originala. Ĉi tiu estis trafosita en la kalkŝtona deglitaĵo nur en la jaro 1928. El forfosita deglitaĵo estis kreita teraso, sur kiu estis konstruita administra domo kun hotelo kaj restoracio. El la teraso estas belega rigardo al la montaroj de Malaltaj Tatroj, nome: Bory (1 889 m super la marnivelo) kaj rokegaj deklivoj de Siná (1 560 m super la marnivelo).

En la groton oni eniras el enirhalo tra tunelforma koridoro, kiu kondukas al Profunda katedralo. Unu el la plej belegaj partoj de la groto estas Roza salonego, kie estas karstaj formacioj rozkoloraj, kun rara grota formacio, nomata Nimfea lageto, sur kies nivelo kreiĝas sintraj platetoj – nimfeoj. Vizitantoj havas eblon vidi pluajn vidindajn partojn, inter kiuj estas Reĝa galerio kun bunta ornamaĵo, rozruĝ-kolora akvofalo nomata Roza vazo, Kolono de eterna sopiro, Ora lageto, sur kies fundo estas sedimentita kalkmaterio en formo de spongo kaj ceteraĵoj. La reira vojo kondukas al Katedralo de Hviezdoslav, poste al la dua etaĝo, en kiu troviĝas kolosa karstofalo, kiu etendiĝas ĝis la sesdekmetra alteco. En la tria etaĝo troviĝas Katedralo de Jánošík kun flava karsta akvofalo kaj verda Spegula fonteto. Plue trairadas vizitantoj tra Kolona galerio, Ursa koridoro kaj trarigardas pluajn vidindaĵojn de la Groto de Libereco.

El la kompleksa longeco de 6 450 metroj estas por la publiko alireblaj nur 1 870 metroj.

Elirpunkto al la Grotoj de Demänová estas urbo Liptovský Mikuláš, situanta ĉe la rapidtrajna linioŽilinaPopradKošice. Aŭtobuskontakto estas de la aŭtobusstacio, troviĝanta antaŭ la fervoja stacidomo. Aŭtobuslinioj Liptovský Mikuláš – Demänovské jaskyne – Jasná veturadas en unu-horaj intervaloj. Ĉi tiuj estas signitaj per vorto “Jasná“.

Motoristoj deflankiĝu el la ĉefŝoseo ĉe urbo Liptovský Mikuláš, de kie estas Groto de Libreco en 10-kilometra distanco. Parkejo troviĝas antaŭ la enirloko al la groto.

Atingo estas ankaŭ ebla el la montokresto de Malaltaj Tatroj, plej avantaĝe el monto Chopok per la sidlifto al la vala stacio en Jasná, de kie estas aŭtobusa kontakto, aŭ piedire proksimume 45 minutoj.