Denaro (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Denaro (mallongigita den) estas mezuro de la dikeco de fadeno, uzata en tiaj aĵoj kiel nilonŝtrumpoj kaj silkaj ŝtrumpoj, kaj rilatas al la pezo en gramoj de 9 000 metroj da fadeno je 70 °F kaj 75% relativa humideco. Fadeno de 20 denaroj kun longo de 9 000 metroj do pezas 20 gramojn. Proksime rilata mezurado estas, ekzemple, kiu respondas al la pezo en gramoj de 1 000 metroj da fadeno aŭ drato. Unu denaro do respondas al 1/9 tex. Ofte la unuo decitekso (dtex) estas uzata, kiu respondas al 0,9 denaroj. Ju pli alta estas la nombro de denaroj, des pli dikaj kaj daŭraj la ŝtrumpoj, kaj inverse. La unuaj nilonŝtrumpoj estis 70 denaroj. Vere maldikaj "puraj" nilonŝtrumpoj (angle: sheer stockings) estas 15 denaroj, dum normalaj dikaj estas 30–40 denaroj.

La produktado de sintezaj fadenoj evoluis grandege en la lastaj jardekoj. En la fruaj 1960-aj jaroj, la 60-denara fadeno estis io sufiĉe nova, sed nur dek jarojn poste, la 20-denara fadeno estis lanĉita. Wolford en kunlaboro kun DuPont evoluigis 9-denaran fadenon en 1992, kaj nur jaron poste Wolford lanĉis kalsonŝtrumpojn kaj nilonŝtrumpojn en 7 kaj 5 denaroj.