Dennis Hopper

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dennis HOPPER (naskiĝis la 17-an de majo 1936 en Dodge City, Kansaso, mortis la 29-an de majo 2010 en Venice, Kalifornio) estis usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.

Li komencis sian karieron per rolo en la filmo Rebel Without a Cause, en kiu li aperis i.a. kun James Dean. Mondfamon li akiris per la filmo Easy Rider: En ĝi li agis kiel reĝisoro, aktoro kaj kunaŭtoro de la scenaro. Ĝis nun li tre aktivas en la kinoarto kaj krom tio li laboras kiel pentristo, skulptisto kaj fotisto.

Filmoj

  • Rebel Without a Cause (Usono, 1955)
  • Giant (Usono, 1955)
  • The Trip (Usono, 1967)
  • Easy Rider (ankaŭ reĝisoro kaj scenaristo; Usono, 1969)
  • True Grit (Usono, 1969)
  • Der amerikanische Freund (Germanio/Francio, 1977)
  • Apocalypse Now (Usono, 1979)
  • Out of the Blue (Kanado, 1979)
  • Rumble Fish (Usono, 1983)
  • The Osterman Weekend (Usono, 1983)
  • Blue Velvet (Usono, 1985)
  • River's Edge (Usono, 1986)
  • Colors (Usono, 1987)
  • Catchfire (Usono, 1991)
  • Red Rock West (Usono, 1993)
  • Speed (Usono, 1994)
  • Waterworld (Usono, 1995)
  • Ed TV (Usono, 1999)