Dentoprotezisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dentprotezisto)
Almezuro de dentprotezo
Supra parto de tuta protezo
Malsupra parto de tuta protezo

Dentprotezisto estas paramedicina profesio en la dentokuracado. Li aŭ ŝi konstruas artefaritajn forigeblajn dentarojn (dentprotezojn) direkte al la paciento. La ĉefa diferenco kun dentoteknikisto estas ke dentoprotezisto ne laboras laŭ instrukcioj de dentisto sed mem almezuras dentprotezojn. Li/ŝi ne faras laboron al naturaj dentoj aŭ histoj.

La ĉefaj laboroj de dentoprotezisto estas:

  • La prizorgado de elpreneblaj dentprotezoj en sendenta buŝo.
  • La prizorgado de plenaj- kaj partaj dentprotezoj.
  • Doni informojn kaj konsilojn pri la prizorgado de la dentprotezo.
  • La prizorgado de dentprotezojn sur enplantaĵoj aŭ sur dentradikoj.
  • Pludirekti pacienton al kuracisto, dentistoenplantologo por dua opinio.
  • En kazo de medicine rezervita ago pludirekti pacienton al dentisto, kuracisto aŭ enplantologo.