Departemento Huankavelika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:26, 17 okt. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Huankavelika en Peruo

Huankavelika aŭ en hispana Huancavelica estas regiono en Peruo kun areo de 22,131.47 km² kaj populacio de 454,797 (laŭ censo de 2007). La ĉefurbo estas Huankavelika. La regiono limas kun Lima Regiono kaj Ika okcidente, Junino norde, kaj Ajakuĉo oriente.

Politika divido

La regiono estas dividata en sep provincoj.

Provinco (Ĉefurbo)

  1. Provinco Akobamba (Akobamba)
  2. Provinco Angaraes (Lirkajo)
  3. Provinco Castrovirreyna (Castrovirreyna)
  4. Provinco Ĉurkampa (Ĉurkampa)
  5. Provinco Huankavelika (Huankavelika)
  6. Provinco Huajtarao (Huajtarao)
  7. Provinco Tajakaĥa (Pampas)

Ĉefaj urboj estas Huankavelika, Pampas kaj Lirkajo. Estas multaj malgrandaj distriktoj kiaj Querco en Huancavelica. Querco estas bela urbeto. Plej loĝantoj estas agrikulturistoj kaj bredobredistoj. Ili posedas bovojn, ŝafojn, porkojn, ĉevalojn, mulojn, lamojn, kaprojn, kokojn kaj azenojn.

Demografio

La regiono estas ĉefe loĝata de indiĝenoj de keĉua deveno.

Lingvoj

Laŭ la censo de 2007, la lingvo unuafoje lernita de plej el la loĝantoj estas la keĉua (64.03%) sekve de la hispana (35.67%).

Eksteraj ligiloj