Saltu al enhavo

Der Schipkapaß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
titolpaĝo; eldonejo Kronen, Berlino, ĉ. 1920

Der Schipkapaß estas romano aperinta en 1908 pri tipa temo el vivo de studentoj; verkinto estis Karl Hans Strobl.[1][2][3] Ekde la dua eldono ĝia nova titolo estis Die Flamänder von Prag.

Hans Schütz, studento de jursciencoj kaj membro de la fikcia praga studenta korporacio Germania enamiĝis je la sekretariino Midi Kern. Pro ke li ne havas sufiĉe da mono por kontentigi la postulojn de Midi kaj ŝi ekinteresiĝis pri alia studento el pli riĉa familio, Schütz decidis solvi ĉi problemon per konsumo de grandaj kvantoj da alkoholo en de la gastejo Zum Schipkapaß en la praga kvartalo Dejvice.

Post semajnoj da malespero Schütz hazarde ekkonis la poŝtoficistinon Helene Findeis: tio igis mensan ŝanĝon ĉe Schütz kiu tuj reiĝis laborema studento. Fino de la romano estas la promeso de Helene atendi lin.

En la intrigo estas enkplektita interetnia konflikto inter germanlingvanoj kaj ĉeĥoj. Ĉar Helene finfine akceptis la svatadon de ĉeĥa pentristo forgesante la solenan promeson donitan al la neĉeĥo Hans.[4]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Susanne Fritz: Die Entstehung des Prager Textes. Prager deutschsprachige Literatur von 1895 bis 1934. Thelem, Dresden 2005, ISBN 3-937672-32-X (=Mitteleuropa-Studien, 8).
  • Raimund Lang: "Der Dramaturg von Prag. Karl Hans Strobl als studentischer Dichter". Ĉe: Frische/Becker: Zwischen Weltoffenheit und nationaler Verengung. Fünf Aufsätze. Studentengeschichtliche Vereinigung des CC, Herzogenaurach 2000, ISBN 3-930877-34-1 (=Historia academica, 39), p. 137 ss.
  • Marta Maschke: Der deutsch-tschechische Nationalitätenkonflikt in Böhmen und Mähren im Spiegel der Romane von Karl Hans Strobl. Disertacio, Berlin 2003.
  • Doris Multerer: Deutsch-tschechische Gegensätze in den Prager Studentenromanen Karls Hans Strobls. Magistriĝlaboraĵo, Wien 1993.
  • Wilhelm Olbrich, Johannes Beer: Der Romanführer: der Inhalt der Romane und Novellen der Weltliteratur. Hiersemann, Stuttgart 1971.
  • Karl Hans Strobl: "Der Flamänder." Ĉe: Paul Nettl (eld.): Alt-Prager Almanach 1927, p. 33 ss. (difmoe.eu).
  • Walter G. Wieser: Der Prager deutsche Studentenroman in den ersten vier Jahrzehnten des 20. Jahrhunderts. Österreichische Gesellschaft zur Erforschung der Studentengeschichte, Wien 1994.
  1. Hartmut Binder: Wo Kafka und seine Freunde zu Gast waren. Prago 2000, p. 257
  2. Eduard Mühle: Mentalitäten – Nationen – Spannungsfelder: Studien zu Mittel- und Osteuropa, 2001, p. 139-140
  3. nekrologo por Moritz Milde - ĉe: Prager Tagblatt
  4. Ampleksa enhavodono legeblas ĉe Wieser (1994), p. 56–69