Avenuo Diagonal (Barcelono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diagonala Avenuo)

La Diagonala Avenuo (katalune Avinguda Diagonal) estas avenuo de Barcelono kaj unu el la ĉefaj arterioj de la urbo, planita de Ildefons Cerdà. Ĉi tiu vojo trairas de ekstremo al ekstremo la urbon en sud-okcidenta - nord-orienta senco. Kvankam populare ĉiam oni diris Diagonal, ĉi tiu nomo ne estis ĉiam la oficiala nomo. Kaŭze de la politikaj ŝanĝoj laŭlonge de la 19-a kaj 20-a jarcentoj la avenuo tenis aliajn nomojn, kiel Gran Via Diagonal, nomo donita de Ildefons Cerdà; Avinguda d'Argüelles en 1874; Avinguda de la Nacionalitat Catalana en 1922 dum la Municiparo de Katalunio; Avinguda d'Alfons XIII dum la diktatoreco de Miguel Primo de Rivera; Avinguda del Catorze d'Abril dum la Dua Hispana Respubliko; Avinguda del Generalísimo Francisco Franco ekde 1939 kaj dum la Frankisma reĝimo kaj fine Avinguda Diagonal ekde 1979, aktuala nomo.

Panoramado de la Diagonala Avenuo
Panoramado de la Diagonala Avenuo