Diaklazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roktavoloj en Kazaĥio. En la malfono videblas horitontalaj diaklazoj en sedimenta petro; en la fono videblas pli komplikaj diaklazoj en granito.

En geografio, diaklazo estas natura rompo aŭ nekontinueco en roko tavolo, sen mezurebla movo paralela al la surfaco de la rompo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Diaklazo estas neartefarita rompo. Diaklazo distingiĝas de faŭlto laŭ la ĉeesto de videbla aŭ mezurebla movo paralela al la surfaco de la rompo: se ekzistas tia movo, do faŭlto; se ne, do diaklazo.

Diaklazoj estas tre oftaj, universale troveblaj en preskaŭ ĉia surface videbligita tavolo de roko. Diaklazoj ofte troviĝas en grupoj aŭ sistemoj de pluraj diaklazoj intersekcantaj unu la alian (diaklazaroj).

La grandoj, formoj, kaj aspektoj de diaklazoj estas diversaj. Ofte, la specifa origino de diaklazo esas necerta.

Kelkfoje, la fendo de diaklazo estas plenigita de magma aŭ sedimenta petro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo diaklazo devenas de la helenaj radikoj διά diá “de, per, laŭ” kaj κλᾰ́σῐς klásis “rompo”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]