Dibuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Dybbuk, de Ephraim Moshe Lilien. (1874–1925)

En Juda mitologio, dibuko (Jida: דיבוק‎, de la hebrea verbo דָּבַק dāḇaq signifante "algluiĝi" aŭ "alkroĉiĝi") estas malica posedanta spirito kredita esti la elartikigita animo de mortinto. Ĝi supozate forlasas la gastigantan korpon post kiam ĝi plenumas sian celon, foje post kiam oni helpas ĝin.[1][2][3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "dibuko" devenas el la jida "dibuk," kiu estas estas mallongigo de דיבוק מרוח רעה dibbūq mē-rūaḥ rā'ā ("alliĝado de malbona spirito") aŭ דיבוק מן החיצונים dibbūq min ha-ḥiṣonim ("dibuko el la ekstero"), kiu estas trovita en viro. "Dibuk" devenas el la hebrea vorto דִּיבּוּק dibbūq kiu signifas "algluiĝado" kaj estas nominala formo derivita de la verbo דָּבַק dāḇaq "aliĝi" aŭ "alkroĉiĝi".[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

La termino unue aperas en kelkaj 16a-jarcentaj verkoj, kvankam konvencia studado ignoris ĝin ĝis kiam la teatraĵo de S. Ansky, The Dybbuk, popularigis la koncepton en literaturaj grupoj.[1][5][5] Pli fruaj rakontoj de posedo (kiel tiu de Flavio) temis pri demona posedo anstataŭ fantoma.[6] Ĉi tiuj rakontoj rekomendis ortodoksecon inter la popolo kiel evitiga rimedo.[1] Ekzemple, oni sugestis ke maldiligente farita mezuzo aŭ duboj pri la transirado de Moseo tra la Ruĝa Maro malfermas onian domanaron al dibuka posedo. Rakontoj pri dibuka posedo foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj. Oni raportas ke Rabeno Joel Teitelbaum, la Satmar rebe (1887–1979) supozate konsilis individuon kiu estis dirita esti posedita konsulti psikiatron.[6]

La teatraĵo de Ansky estas grava laboro de Jida teatro kaj kelkfoje estis adaptita de verkistoj, komponistoj, kaj aliaj kreintoj inkluzive Jerome Robbins/Leonard Bernstein kaj Tony Kushner. En la teatraĵo, juna edziniĝonto estas posedita de la fantomo de la viro al kiu ŝi estis intencinta geedziĝi se ŝia patro ne rompis geedziĝan interkonsenton.

Estas aliaj formoj de anima transmigrado en Juda mitologio. Kontraste al la dibuko, la ibur (signifo "gravedigo") estas pozitiva posedo, kiu okazas kiam virta animo intertempe posedas korpon. Tio ĉi estas ĉiam farita kun konsento, por ke la animo povas elfari micvo. La gilgul (hebree: גלגול הנשמות‎, laŭvorte "rulado de animoj") aperigas la ideon ke animo devas travivi multajn vivojn antaŭ ol ĝi akiras la saĝecon por reunuiĝi kun Dio.

En psikologia literaturo la Dibuko estis priskribita kiel histeria sindromo.[7]

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

La 1937-jara filmo de Michał Waszyński, The Dybbuk, bazita sur la Jida teatraĵo de S. Ansky, estas konsiderita unu el la klasikaĵoj de Jida filmproduktado.[8]

La dibuko estis prezentita kiel la ĉefa antagonisto en la horora filmo The Unborn (2009) kaj The Possession (2012).

En Love and Death, la 1975-jara satiro de Woody Allen pri  rusa literaturo, Boris (Allen) flirtas kun Sonja (Diane Keaton), kiu estas kun la fiŝvendisto kiun ŝi estas aranĝita geedziĝi. La fianĉo ade blokas la antaŭenigojn de Boris, kiu kaŭzas lin demandi Sonjan, "Ĉu vi devis alporti la dibukon?"

A Serious Man komencas de rakonto pri paro kiu suspektas ke la rabeno kiun ili gastigas por vespermanĝo estas dibuko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En la 1967-jara romano de Romain Gary, The Dance of Genghis Cohn, koncentreja komandanto estas hantita de la dibuko de unu el liaj viktimoj.[9]

En la 1993-jara romano de Ellen Galford, The Dyke and the Dybbuk, lesba taksio-ŝoforo Rainbow Rosenbloom estas hantita de, kaj superruzas, virinan dibukon kiu hantis ŝin rezulte de malbeno metita sur ŝia praulo antaŭ 200 jaroj.[6]

La dibuko aperas en skriba fikcio en The Inquisitor's Apprentice (2011), romano de Chris Moriarty.

En la komika serio Girl Genious, la trudita enmeto de la menso de la patrino de Agatha, la ĉefa fiulo Lucrezia Mongfish/"La Alia", en ŝian propran estis komparita al dibuko de unu el ŝiaj adeptoj raportante la situacion al aliulo.

Televido[redakti | redakti fonton]

La dibuko estas menciita en timiga rakonto dirita de Boris Kropotkin en la Rugrats epizodoj "Monster in the Garage" kaj "Toys in the Attic".

La dibuko estas menciita en The Whispers kiu elsendiĝis en ABC je 04/08/2015, Epizodo 9. La dibuko estas menciita ankaŭ en la paranormala televida programo Paranormal Witness, sezono 2 epizodo 4 "The Dybbuk Box".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Plua legado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]