Die Hinichen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Die Hinichen (Viena dialekto por "la difektitoj") estas muzikgrupo el Vieno. Ili nomas sin mem "la plej vulgara muzikgrupo de Aŭstrujo",[1] kaj iliaj tekstoj ofte temas pri temoj kiel malbonodoro de seksaj organoj, ekzemple en Die Fut von meiner Frau ("la piĉo de mia edzino") aŭ Die Muschi von der Uschi (la piĉo de Uschi), sed ankaŭ pri temoj kiel perfortado kontraŭ virinoj;[2] pro tiaj kantaĵoj ili estis forte kritikataj. En 2012, la verdula politikisto Klaus Werner-Lobo kritikis la muzikgrupon kaj diris, ke subvencii tian koncerton ne estas laŭ la subvenciaj reguloj de la urbo Vieno; sekve anoncita koncerto estis malanoncita.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]