Digital Radio Mondiale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficiala logo de DRM.

Digital Radio Mondiale (DRM) signifas ciferecan radion mondan kaj estas mallarĝbenda cifereca radiofonia sistemo por la dissendado de tutmondaj, naciaj, transregionaj kaj lokaj/regionaj radio-programoj kaj krome de datumservoj kaj filmdosieraj formatoj. La normo pri DRM origine ampleksis nur la ciferecan dissendadon de radiofoniaj servoj en amplitudmodulata longondo, mezondo kaj mallongondo (nomata “DRM30”) per la kvar transsendmodoj A-D.

Por la utiligado de la sistemo en ultramallongondo la normo pri DRM estis plivastigita je la modo E, nomata “DRM+”. Per ĉi tio DRM povas esti uzata en ultramallongondo kaj kune kun DAB/DAB+ (t.e. cifereca tersurfaca radiofonio) ankaŭ en la bendo III de ultramallongondo.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]