Diliĝano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
strato Ŝarambejan

Diliĝano (armene:Դիլիջան Diliĝan), estas verda urbo situanta en la norda provinco Tavuŝo en Armenio. Ĝi estas unu el la plej gravaj feriejoj de Armenio, ĉe la Diliĝana Nacia Parko. La arbarkovrita kaj aparta urbo estas hejmo de multaj armenaj artistoj, komponistoj, kaj produktistoj kaj ĝi havas tradician armenan arkitekturon. La strato Ŝarambejan en la centro, estis konservita "malnova urboparto" kun la atelieroj de metiistoj, galerio kaj muzeo. Marŝado, montobiciklado kaj pikniko estas popularaj distraj agadoj. La loĝantaro de la urbo konstante malkreskas de la 23,700 anoncitaj en la censo de 1989, al 14,846 en la censo de 2001, kaj 13,752 antaŭ 2008.