Diplocyclos palmatus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
frukto de Diplocyclos palmatus
matura frukto de Diplocyclos palmatus'

Diplocyclos palmatus estas grimpoplanto en la familio Cucurbitaceae. Ĝi estas konata ankaŭ kiel la stria kukumo.

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

La planto estas hejma al pluvarbaroj kaj sekaj pluvarbaroj (tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj). Ĝi estas trovebla ankaŭ en Malesia fitoregiono, inkluzive de Papua Nov-Gvineo kaj en norda Aŭstralio.

La grimpoplanto kreskas en densaj arboj, musonaj arbaroj, malaltaj kaj altaj ebenaĵoj ĝenataj areoj, kaj montaraj pluvarbaroj.

Ĝi kreskas de proksima marnivelo al 1000 m en Aŭstralio, en Okcidenta Aŭstralio, Norda Teritorio, Kabjorka Duoninsulo kaj la nordorienta Kvinslando, suden al nordorienta Novsudkimrio.