Dire-Daŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dire-Daŭo
region of Ethiopia • urbo • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 277 000  (2015) [+]
Loĝdenso 228 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 35′ N, 41° 52′ O (mapo)9.583333333333341.866666666667Koordinatoj: 9° 35′ N, 41° 52′ O (mapo) [+]
Alto 1 276 m [+]
Areo 1213 km² ( 121 300 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Dire-Daŭo (Etiopio)
Dire-Daŭo (Etiopio)
DEC
Dire-Daŭo
Dire-Daŭo
Situo de Dire-Daŭo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dire Dawa [+]
vdr

Dire-Daŭo (amhare ድሬ ዳዋ, Deré Dawa) estas unu el la du urboj de Etiopio kiuj ĝuas specialan statuson (astedader akabibi), la alia estas la ĉefurbo mem, Adis-Abebo. Laŭ kalkuloj de 2015, Dire-Daŭo havis 277 000 loĝantojn, kaj sekve estas la dua plej loĝata urbo de Etiopio.

La urbo estas industria centro, ĝi havas plurajn merkatojn kaj internacian flughavenon. Ĝi situas en la oriento de la lando, ĉe la bordoj de la rivero Deĉatu.

Dire-Daŭo estis fondita en 1902 kiam la fervojo Adis-Abebo-Ĝibuto atingis la lokon. La fervojo ne povis atingi la urbon Harar en ĝia plej alta pinto, pro kio la urbo estis konstruita en la proksimaĵoj.

pordego al la universitato Haramaja
la fervoja stacidomo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]