Diskuto:Bui Quoc Huy

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rezulto: Tamen per dua voĉdono la 7a-n de majo 2023 [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Forigendaj_artikoloj&oldid=8079667 la teksto estis forigita. Ŝajnas sence la diskutpaĝon tamen ankoraŭ por dokumentado lasi ĉi tie, protektata per redaktoj de nur administrantoj. ThomasPusch (diskuto) 18:33, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne forigu!

Super nabla (diskuto) 00:11, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Tamen ne dezirindas redaktobatalado

Jes, la 18-an de marto 2023 ni decidis laŭ la tiutempa stato ne forigi la paĝon. Mi ĵus konsciiĝis kia redaktobatalo ekestis ĉi-tie dum la lastaj 3 semajnoj (mi mem vidis la paĝon lastfoje dum la 10-a de marto). Necesas denove ekhavi superrigardon pri kio okazas ĉi-tie. Tial mi provizore ŝlosas la paĝon por la daŭro de unu semajno. Ne por tiam sen averto forigi la tutan paĝon malgraŭ la antaŭa voĉdono! Sed simple necesas havi tempon por kompreni kio ĉi tie okazas - la malmultaj administrantoj havas ankaŭ aliajn laborojn, kaj malpli atentis tiun paĝon, post kiam meze de marto ĝi estis forte atentata. ThomasPusch (diskuto) 22:56, 6 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Por resumo

La alilingvuloj, kiuj akuzas la paĝon esti "cross wiki spam" (kvankam ne malpermesatas krei artikolon en pli da lingvoj, kaj dubindas ĉu la paĝo nomendas tiel, ĉar oni ĉiam nur citas liston de kontraŭbatalendaj kaj nepre ĉiulingve forigendaj paĝoj, sen havi argumentojn kiel tiu komisiono (?) venas al siaj juĝoj, kiuj nepre pli ĝustu ol la profundaj prijuĝoj en unuopaj branĉoj de vikipedio), estis ekde la komenco de la redaktobatalo (kutime la agoj metiĝis per "TwinkleGlobal", vidu jen, ĉiam en la angla)

  • LR0725 2023-03-27
  • Ariandi Lie 2023-03-28
  • Someone who's wrong on the internet 2023-03-30
  • Mys 721tx 2023-04-04
  • LuciferianThomas 2023-04-04
  • Wutsje 2023-04-06

Je 00:56, 7 apr. 2023 mi mem ŝlosis la paĝon por daŭro de semajno, je propono interalie de Someone who's wrong on the internet. Tial ekde tiam ne registriĝis proponoj de novaj kontoj je tujforigo.

En Specialaĵo:Centra_aŭtentigo/Thebuiquochuy [1] kontroleblas ke konto Thebuiquochuy "kun 25 subkontoj", kreita je 2023-03-28 (kvankam la esperantlingva paĝo jam ekzistas ekde 2023-03-01), estas globale blokita ekde 2023-04-05 (fare de la stevardo Superpes15). Komprenite.

Tamen mi ĝis nun ne vidis diskutpaĝon, certe en la angla, en kiuj notiĝis argumentoj laŭ kiu iu centra komisiono havas la rajton malgraŭ antaŭa diskuto de la loka komunumo postuli tujforigon de la teksto. ThomasPusch (diskuto) 19:07, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Pene mi nun trovis la jenan diskutpaĝon pri forigo el la angla vikio: en:Wikipedia:Articles for deletion/Bui Quoc Huy. komencita kaj finita je 2023-03-23, fakte sen diskuto, evidente ne necesis. ThomasPusch (diskuto) 21:05, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Oni skribis ke ankaŭ estis forigodiskuto en simpla angla, sed tie mi ne trovis ion. Eksteraj ĉasantoj ankaŭ nomumis la paĝojn en la rusa kaj mekedona por forigo, pri la rusa la forigo efektive okazis la 10-an de aprilo vespere, pri la makedona atentindas ke tie estas du eksteraj ligiloj skribitaj en Esperanto, do kopiitaj de ĉi tie!

En vikidatumoj eblas bone sekvi kreojn kaj nuligojn de paĝoj, jen la lastaj nuligoj:

  • 20:50, 10 apr. 2023‎ Paĝo ĉe [ruwiki] foriĝis: Буй Куок Хюи
  • 02:36, 10 apr. 2023‎ ‎Paĝo ĉe [jawiki] foriĝis: ブイ・コック・フイ
  • 19:12, 8 apr. 2023‎ ‎Paĝo ĉe [zhwiki] foriĝis: 山姆 (艺人)
  • 20:07, 6 apr. 2023‎ Paĝo ĉe [rowiki] foriĝis: Bui Quoc Huy
  • 20:06, 6 apr. 2023‎ ‎Paĝo ĉe [cswiki] foriĝis: Bui Quoc Huy
  • 18:07, 6 apr. 2023‎ ‎Paĝo ĉe [arwiki] foriĝis: بوي كووك هوي
  • 18:16, 4 apr. 2023‎ Paĝo ĉe [hewiki] foriĝis: Bui Quoc Huy - je * 19:54, 8 apr. 2023‎ foriĝis ankaŭ la diskutpaĝo שיחה:Bui Quoc Huy - nekutime ke hebrea paĝo eĉ ne havis hebrean titolon.
  • 06:03, 4 apr. 2023‎ ‎Paĝo ĉe [nnwiki] foriĝis: Bui Quoc Huy
  • 05:58, 4 apr. 2023‎ ‎Paĝo ĉe [elwiki] foriĝis: Bui Quoc Huy (Καλλιτέχνης)
  • 05:35, 4 apr. 2023‎ Paĝo ĉe [skwiki] foriĝis: Bui Quoc Huy
  • 08:00, 2 apr. 2023‎‎ Paĝo ĉe [slwiki] foriĝis: Bui Quoc Huy
  • 07:27, 2 apr. 2023‎ Paĝo ĉe [ltwiki] foriĝis: Bui Quoc Huy

Kaj tiel plu, plu frue... Tamen tre malfacilas al mi en la unuopaj vikipedioj trovi iujn dokumentitajn diskutojn pri forigoj. ThomasPusch (diskuto) 21:34, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

PS

Mi nun provizore metis iujn intertempe aldonitajn, laŭ mi dubindajn teksterojn en keston sube de la nun ŝlosita paĝo, ĉar mi ne scias ĉu meto ĉi tien komencus novan redaktobatalon sur la diskutpaĝo. Eble necesas simple provi, sed dum la teksto ankoraŭ 4 tagojn estas ŝlosita, eblas ankaŭ tiu elturniĝo. Mi pardonpetas pri la nekutima vojo... ThomasPusch (diskuto) 20:52, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Long-term solution

ThomasPusch due to persistent abuse by socks of Thebuiquochuy (diskkontrforigitaj kontribuojWHOISRDNStraceRBLsforbaruforbarlibroGugloangla), I believe this page will need to be semi-protected indefinitely. As for the global patrollers, A prominently placed English language notice at the top of the page would likely be sufficient to dissuade them from delete tagging. What are your thoughts? Someone who's wrong on the internet (diskuto) 14:58, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

I agree that the theme is a problematic one due to persistent strange edits, the more they were often made by abusive sockpuppets. The page as it was on the 10th of march, which was discussed about possible deletion and was decided to be kept, was in fact quite OK. In comparison to other pages which are edited at the same time in many languages by the same edtior(s) and which mostly have a pitiful poor language in Esperanto, this one had quite OK language, was free of really strange informations (the 10th of march...), and we discussed that though it seems to be a bit on the commercial side, so are many esperanto-language stubs on young singers, musicians and dancers, so we decided to keep it, as long as all facts are clearly referenced and there are no really doubtable claims. 2 weeks later though the page was a mess, not only because of an undesireable edit war between foreign spam hunters and an equally foreign anonymous user, but also as two poorly referenced claims were smuggled into the text (not revised yet, but still). We will probably rediscuss the page once more. But for the moment: it is no problem at all to protect the page indefinitely from anonymous users, and of course we all have an interest in not only patrolling this single page... To fully protect it, as it is now, so that only admins can change anything there, for an indefinite time would be very unusual, though I would like that situation better than to check the page every week or twice a week for strange edits by "newly registered editors", which of course can be banned, but still. And to have an english speaking bar above the page would also be very unusual - one could tolerate it if made in Esperanto and in 5 major national languages including english, but still it wouldn't look nice, though it would be effective. At the moment the calm is very good. We'll rediscuss the page, and will try and see, if a semi protected page will be sufficient protection. Cheers ThomasPusch (diskuto) 16:09, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Retejo

la retejo de ĉi tiu artisto havas Esperanto-subtenon kun la ligilo: buiquochuy.com/eo - bonvolu ripari la ligilon se eble - Dankon. Siumate2832 (diskuto) 18:06, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, nenio kontraŭ tio. ThomasPusch (diskuto) 19:10, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Propono redakti Bui Quoc Huy

@ThomasPusch

Frua vivo:

Bui Quoc Huy estis naskita en Vjetnamio, la plej aĝa en familio de tri fratoj, kreskante en ligna komercfamilio. Kvankam li vivas en familio sen arta tradicio, li havas fortan deziron kaj pasion por artaj agadoj ekde siaj mezlernejaj tagoj. En la aĝo de 16, li komponis sian propran muzikon kaj sendis ĝin al gravaj diskokompanioj por fari finojn. Komponante muzikon en liaj fruaj jaroj, li estis influita per la kantverkadstilo de amerika kantrikantisto Taylor Swift.

Li estis prenita de la familio de Zhang Guiping en Ĉinio adoptis kaj plene financis studon eksterlande - li diplomiĝis kun bakalaŭro pri Amaskomunikado kaj Elektronika Komunikado ĉe San Francisco State University kaj bakalaŭro pri Publikaj Rilatoj de la Paris-Sorbonne School of Public. Rilatoj.

La artista nomo "Sam" venas de la nomo donita al li fare de liaj adoptitaj gepatroj. Liaj adoptitaj gepatroj nomis lin Sam, kaj ili ankoraŭ faras ĝis hodiaŭ.

Muzika kariero:

Sam komencis komponi muzikon kiam li estis 16-jara, liaj unuaj kantoj estis dividitaj sur la platformo Soundcloud kaj ne ricevis tro da atento de homoj. Sen iri al muziklernejo, li devis sin instrui komponi muzikon en retejoj kaj youtube, kaj lerni komponi, desegni, produkti kaj prezenti sian propran muzikon.. En 2021, subskribis kontrakton kun RouteNote Records kaj oficiale enŝipiĝis sur la vojon de artaj agadoj, la saman jaron li subskribis staĝan interkonsenton kun CK Talent. En 2023, li subskribis kontrakton kun Creative Artist Agency kaj debutis kiel oficiala artisto, kaj samtempe iĝis pli aktiva kiel muzikartisto, aktoro kaj modelo..

La muziko de Sam estas peze influita fare de amerika kantrikantisto Taylor Swift. Li publikigis du kompilajn studialbumojn dum sia kariero. Li estis nomumita en la supraj 100 plej elstaraj novaj artistoj per NME-revuo en 2023 kune kun 1300. Siumate2832 (diskuto) 18:13, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Siumate2832: La problemo pri la antaŭa enmeto estis, ke la referenco title:Zhang Guiping and family, website:Forbes skribas ion pri Zhang Guiping, sed ne mencias iun rilaton al la 19-jarulo. Do la referenco konfirmas nenion pri la frazo, kaj estas maltaŭga ĉi tie. Se ne eblas trovi bonan citeblan referencon, tiam ne eblas mencii la frazon ĉi tie. En la esperanta vikipedio ne ĉiuj informetoj estas pruvitaj per referencoj, nur tiuj pri kiuj eblas havi dubojn, kaj pro tio ke ĉi tie ĉiuj informoj estas tiom forte atakataj en la aliaj vikipedioj, en tiu ĉi kazo praktike ĉio devas esti pruvata. Ne sufiĉas, kiel referenco noti "tion skribis iu de la IP-adreso 118.68.26.121".

Simile pri la frazo antaŭe skribita "li nuntempe tenas du bakalaŭrojn, unu en amaskomunikilaro kaj elektronika amaskomunikilaro de San Francisco State University kaj la alia en publikaj rilatoj de CELSA Paris Sorbonne." Tie ambaŭ referencoj [1][2] - nur temas pri muziko, pruvas nenion el la frazo, ne konfirmas ion pri bakalaŭro en SFSU kaj ankaŭ ne en CELSA. Kaj, kiel mi jam notis alie, se li vere estas 19-jara, havo de jam du bakalaŭroj ŝajnas tre malverŝajna aserto! Ĝis bakalaŭro necesas studi 2 jarojn, kaj se li 2 jarojn studis ĉe SFSU kaj du en CELSA, tiam li ekstudis en aĝo de 15 jaroj. Tio tre malfacile eblas kredi. Mi scias ke malfacilas pruvi bakalaŭron per sendependa referenco. Sed necesas en tiu kazi konfirmi ĉiun informon per referenco, tio signifas ne skribi ion, kion ne eblas konfirmi. Ĉu vi kompenas? ThomasPusch (diskuto) 20:03, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencoj

  1. Bui Quoc Huy Concert Setlists (angle). Alirita 2023-03-22.
  2. . S.A.M. Releases New Album 'Choke Artist' (angle). Alirita 2023-03-23.

Sendu peton ŝanĝi la nomon de la artisto al artista nomo

Dear @ThomasPusch

Antaŭ ĉio ni ŝatus danki nian artiston pro ĉi tie - kvankam li ĵus komencas sian karieron kaj ankoraŭ ne elstaras, ni ĉiam dankas la afablecon de la naciaj vikipediaj administrantoj.

Ni fieras sugesti, ke ni ŝanĝu la nomon de la vikio de nia artisto de "Bui Quoc Huy" al Sam (artisto) ĉar tio estas la artista nomo de la arta agado kaj ni uzas ĝin anstataŭ la vera nomo de ĉi tiu artisto.

Ni estus honoritaj se ĉi tiu ŝanĝo estus aprobita - denove dankon

Sinceran kaj profundan dankon el mia koro

La artmanaĝero de Sam - Le Nguyen Bao Vy Sammaria21 (diskuto) 14:08, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Nia artisto - dankon pro via patroneco, li aprezas ĝin.

@ThomasPusch

Saluton amikoj kaj Esperanta Vikipedio

Mi miras, ke mi estas ĉi tie, pardonu, ke mia Esperanto ne estas tre bona - sed mi tre dankas pro tio kaj ĉiam aprezas ĉiun ŝancon kaj ĉi tio estas bonega artikolo

Mi ne scias kion diri krom multe dankon

Amu vin eterne Sam Sammaria21 (diskuto) 14:13, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

@Sammaria21: Mi scias kion vi povus skribi: nun la artikolo havas tre malmultajn informojn - ne estus problemo mencii iun universitaton, aŭ nunan urbon, SE estus komprenebla ekstera referenco pri tio. Mi antaŭvidas ke la esperantistoj rediskutos la paĝon, ĉar longtempa protekto de paĝo kontraŭ fantaziaj aldonaĵoj de anonimaj aŭ ĵuskreitaj uzantojkontoj, sed ankaŭ kontraŭ troaktivaj anglaj batalantoj por tujforigo de ĉiulingvaj informoj pri elektitaj temoj estos nekutima ago, pri kiuj ni devos interkonsenti. Tiel ni ankaŭ povos diskuti pri ŝovo de la teksto al "Sam (artisto)". Sed en la teksto devas resti iu enhavo, kun bonaj referencoj, ĉar alikaze iuj esperantistoj diros ke la teksteto nur estas malplena kesto sen enhavo, kaj tiun neniu bezonas. Bedaŭrinde ke la fotoj estas tiom rapide forigitaj el la vikipedia komunejo. Ĝenerale memfaritaj fotoj donacitaj al la komunejo je libera licenco (plej bone CC 4.0) povas bone resti tiel, ankaŭ se iuj anglalingvaj ĉasantoj de iuj temoj volas laŭeble forigi ĉiun artikolon pri certa temo - sed bildo pri homoj aŭ pri monto kutime povas resti en la komunejo sen konsidero ĉu en iu lingvo estas artikolo pri la homoj aŭ la monto. Ĉu vi komprenis ĉion kion mi nun diris? ThomasPusch (diskuto) 14:43, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi korektis la miskomunikadon - verŝajne estis ĉar lia adoranto skribis pri tio sed ĝi estis malĝusta, mi korektis lin por esti studento, ne diplomiĝinto. Sammaria21 (diskuto) 05:54, 15 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

La lastaj 55 nereviziitaj redaktoj de la lasta semajno

La lastaj 55 nereviziitaj redaktoj de la lasta semajno resume plene fuŝis la artikolon kiu en la lasta reviziita versio aspektis tute kontentiga. Evidente neniu revizianto sukcesos aŭ pretos nun detale spuri ĉiujn 55 redaktetojn laŭ tio, ĉu inter ili eble meze ankaŭ estis unu pozitiva redakto, do laŭ mi nur restas kaj antaŭvidatas laŭ la sistemo malaprobi la tutan nereviziitan blokon, se la suma rezulto estas nekontentiga. Mi ne komprenas kial tia certe ne mondgrava, sed sobre en malgranda teksto traktebla temo altiras tiom da energio nepre transformi la tekston al io tiom misa kio certe devas esti tute forigata. Tio laŭ mi vere estas kazo de "vandalismo", eble malkonscia. Mi alvokas administranton almenaŭ bloki anonimuloj de la tekstoredaktado, kaj ankaŭ dumtempe forbari ensalutintojn se ili videble fuŝas tekston. Aidas (diskuto) 21:53, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Cetere, mi pensas ke por tiom nova muzikisto artikoleto tute sufiĉas kaj la du "Ĉefaj artikoloj: La diskografio de Sam kaj Sam traklisto" estas simple tro. Mi tamen ne forigas la du ligilojn el la teksto, ĉar nun la du kromlistoj ekzistas. Sed mi forte pridubas ilian sencon. Kompreneble mi konscias ke se ne sukcesas limigi tiun troigajn ekscesojn, ke tiam redaktantoj nervite voĉdonos entute forpreni ĉiujn spurojn ankaŭ el tiu ĉi vikipedio, kiel aliaj nervitoj jam forigis ĉiujn spurojn el aliaj vikipedioj, sed laŭ mi eta teksto ĉi-tie tute tolereblas. Aidas (diskuto) 22:20, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komenco de infaneca redaktomilito

@Supernova923: Viaj redaktoj senesperige fuŝas la tekston.

Ekzemplo1, la frazo: "In addition to being an artist, he is also a designer and businessman[1]" 1. Frazo en malĝusta lingvo meze de esperanta teksto netolereblas. 2. La referenco ridindas en tiu ĉi kunteksto. 3. Malgranda fuŝo: Ĉiu frazo bezonas punkton.
Ekzemplo2, la frazo: "Li estis nomumita en la supraj 100 plej elstaraj novaj artistoj per NME-revuo en 2023 kune kun 1300." 1. La ligilo NME estas mallongigo de iu lingvo, ĉi tie tute fuŝa. 2. La ligilo de nombro 1300 temas pri jaro de la mezepoko, ĉi tie ankaŭ evidente netaŭga. 3. Tia fanfarona aserto nepre bezonus referencojn, de tiu "NME-revuo" kaj ankoraŭ de plia, neŭtrala fonto. 4. Eta kroma fuŝo: Post ĉiu frazo devas esti spaceto.

Kaj tiel praktike ĉiuj enigitaj frazoj estas eraraj, ridindaj, fuŝaj. Mi nur povas imagi, ke vi estas forta malamiko de la temulo, kiu volas puŝi per viaj detruaj frazoj ke ĉiu spuro de li estas forigitaj el tiu ĉi vikipedio ene de malmultaj tagoj. Pri tio vi sukcesos!

Aidas (diskuto) 05:22, 27 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Reago pri paĝaj problemoj

Saluton kaj bonan tagon

Antaŭ ĉio, mi ŝatus pardonpeti, se mia artikolo pri ĉi tiu artisto havas ion malbonan kaj iras tro malproksimen, mi tre bedaŭras, ke ĝi influas ĉiujn.

Trarigardinte ĉies kontribuojn – mi decidis revizii kaj reekzameni la tutan artikolon, forigante malgravajn detalojn kaj malĝustajn fontojn.

Mi esperas, ke knabino kiel mi povas esti de granda helpo ripari ĝin kvankam mia internacia lingvo estas sufiĉe limigita, denove dankon.

Amu ĉiujn

Supernova923 (diskuto) 05:43, 27 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Silentu, plena de misinformado, stulta knabino, jes, mi pensas, ke vi devus forlasi Vikipedion, ĈAR ĝi ĝojigos ĉiujn ĉi tie, rigardu vian kontribuon, ĝi estas abomena kaj ĝena.--Superwiki999 (diskuto) 14:22, 4 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Frustrita pro falsa informo

Post la lastatempa diskuto pri forigo de la paĝo, mi vidas @ThomasPusch kaj @Aidas pravis - la konduto de Supernova923 estis ekstreme peza elpensaĵo, vandalismo kaj fikcio por li. Ĝi estas iom severa sed mi pensas ke Superwiki999 estas sub la iluzio ke ŝi estas utila knabino, sed mi pensas ke ŝi estas mensmalsana, ŝi estas plena de misinformado, stulta knabino, jes, mi pensas ke ŝi devus forlasi Vikipedion. Superwiki999 (diskuto) 15:08, 4 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Nova redaktomilito

En en:Wikipedia:Sockpuppet_investigations/Smagzine/Archive#02 May 2023 klariĝis ke uzanto Superwiki999 teknike identas al uzanto Supernova923, jam forbarita kiel gantopupo de uzanto Smagzine. La uzanto Superwiki999 ĉi tie en la redaktoresumoj asertis la 4-an de majo ke "Saluton, mi estas Samario, mia malnova konto estis ŝlosita pro la sama ip (io havas la plej multaj vjetnamaj portantoj), mi estas tre ĉagrenita kiam misprezentoj estas afiŝitaj." Kompreneble tre malbonas la kombino de freneza vandalado kaj konstruema redaktado en sama ip-adreso. Sed la redaktoj de Superwiki999 vere ŝajnas en ordo, kvankam ankaŭ kompreneblas la suspektemo de la korea uzanto LR0725, volante protekti kontraŭ novaj gantopupoj de la malkontrua kaj ankaŭ loke esperantlingve forbarita redaktanto Supernova923. Tial de nun la paĝo denove estos protektita de redaktado de ĉiuj krom administrantoj. Sed la diskuto pri ebla forigo de la paĝo ankoraŭ ne estas finita: ĝi baze tute ne kritikas la nunan tekston, sed la manieron en kiuj ĉi tie ripete ekestas novaj skandalaj kaj laŭtaj miskomprenoj kaj bataladoj pri temo, kiu ŝajnas traktebla en malgranda, ne multe ŝanĝata teksto (ĉar ĉiu ŝanĝo necesigas novajn kritikajn reviziojn kaj simple ligas tro multan administran tempon se la redaktado tro ampleksiĝas) kaj kiu ne ŝajnas escepte menciinda por la esperantlingva kulturo. ThomasPusch (diskuto) 09:20, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
For plain transparency translated to English: In en:Wikipedia:Sockpuppet_investigations/Smagzine/Archive#02 May 2023 it was stated that user Superwiki999 is technically identical to user Supernova923, already blocked as a sockpuppet of user Smagzine. The user Superwiki999 here in the edit summaries claimed on May 4 that "Hi, I'm Samaria, my old account was locked because of the same ip (something most Vietnamese carriers have), I'm very upset when misrepresentations are posted." Of course, the combination of crazy vandalism and constructive editing in the same ip address is very bad. But the edits of Superwiki999 in this text seem to be OK, although the suspicion of the Korean user LR0725 is also understandable, wanting to protect against new sockpuppets of the destructive and also locally blocked editor Supernova923. Therefore from now on the page will again be protected from editing by everyone except administrators. But the Esperanto discussion about possible removal of the page is not over yet: it basically does not criticize the current text at all, but the way in which new scandalous and loud misunderstandings and fights arise here repeatedly on a subject that seems to be treatable in a small, not much changed text (because every change requires new critical revisions and simply ties up too much administrative time if done too much) and which does not seem exceptionally worth mentioning for the Esperanto-speaking culture. ThomasPusch (diskuto) 09:28, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Por kompleteco jen ankoraŭ kopio de eta diskuto pri la esperanta paĝo Bui Quoc Huy en la diskutpaĝo de LR0725:

There is local consensus to keep this page. Someone who's wrong on the internet (diskuto) 22:57, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Keeping global spam seems weird, but ok. LR0725 (diskuto) 03:33, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
I guess the community decided that the topic was sufficiently notable and there was enough salvageable content to keep the article. Someone who's wrong on the internet (diskuto) 13:15, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
It is good event that they made enough content for page. Nice job. LR0725 (diskuto) 13:18, 2 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
ThomasPusch (diskuto) 09:40, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Remeto al la 15-a de aprilo

Mi baze remetas la version de la 15-a de aprilo, ĉar la lastaj multegaj aldonoj ĉiuj ne konvinkas. Referencoj temas pri io tute alia, do daŭre asertoj restas sen pruvoj, kaj la diversaj kontoj teknike konfirmiĝas esti gantopupoj de jam forbaritoj - se ĉiuj uzas saman ip-adreson, malfacilas pruvi ke tio estas nur teknika miskompreno ... eble eĉ bonus reiri al la stato de la 18-a de marto 2023, kiam la paĝo estis elektita neforiginda. ThomasPusch (diskuto) 17:16, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Ekzemploj el la lastaj versioj:

Bui Quoc Huy naskiĝis la 10-an de oktobro 2003 en Vjetnamio. Li estas la plej aĝa infano en la Bui-familio kun tri infanoj. Sam kreskis kun du pli junaj fratoj. De juna aĝo, li estis edukita tre zorge. Referenco: Wong, Nanette (la 17-an de majo 2016). " Geologia Kadro de Huy Bui " . Design Milk (en la angla). Prenite majon 6, 2023 - temas pri iuj lignopecoj najlitaj al muro kaj nomataj arto. Kion rilaton tio havas kun la familiaj frazoj?
Je 16 jaroj, Sam komencis komponi muzikon kaj dividis siajn fruajn kantojn sur SoundCloud, sed ne ricevis multe da atento. Malgraŭ ne ekzamenado de muziklernejo, li instruis al sin kiel por kunmeti, dizajni, produkti, kaj prezenti sian propran muzikon per retaj resursoj. Referenco Triple j reveals J Awards nominees website=The Music Network|date=1 November 2021|access-date=1 November 2021|author=Kelly, Vivienne - temas pri iuj tute aliaj kandidatoj por premio de 2021. Ankaŭ tie videblas neniu rilato al la frazoj.

Same la frazo:

"Albumo 19" vendis 1.1 milionojn da kopioj. Referenco: NME (6 tháng 1 năm 2023). “The NME 100: essential emerging artists for 2023”. NME (bằng tiếng Anh). Truy cập ngày 7 tháng 5 năm 2023. En la listo de tiu retejo NME temas pri multaj novaj muzikistoj, sed pri neniu iom simila al la junulo prezentata ĉi tie, kaj estas nenio pri iu "albumo 19" aŭ pri multaj vendoj de ĝi.

La sama referenco ankoraŭ uzatas por plia aserto nekonfirmita:

Li ("Sam") estis nomumita en la supraj 100 plej elstaraj novaj artistoj per NME-revuo en 2023 kune kun 1300.  Referenco: https://www.nme.com/blogs/nme-radar/the-nme-100-essential-emerging-artists-for-2023-radar-3372061 Referenco: https://liftedasia.com/article/4-asian-nme. Jes, tiu NME-revuo en 2023 laŭdas iun korean grupon "1300". Sed pri iu kun nomo "Sam" aŭ "Bui" aŭ "Huy", neniu spuro. Kaj la retejo Lifted raportas pri 2 koreaj grupoj, unu koreino kaj unu vjetnamo de tute alia nomo. Ankaŭ ĉi tie, neniu spuro.--ThomasPusch (diskuto) 17:16, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kompreneble oni ĉiam denove povas fiŝkapti ĉiujn sensencajn referencojn, kaj post tago estos kvin novaj tiaj senrilataj "referencoj", kiuj restos eble dum 2-3 semajnoj ĉar la administrantoj kaj aliaj redaktaj volontuloj ankaŭ havas aliajn taskojn, ne nur ludi tiun ludon. Mi pardonpetas al ĉiu, kiu nun en Vjetnamio eble speciale lernis Esperanton, aŭ kiu eble kiel esperantisto konsilis la aktivulojn, sed mi pensas ke la temo finfine en Esperanto same ne havos ŝancon resti kiel ĝi forpreniĝis el multaj aliaj lingvoversioj. ThomasPusch (diskuto) 17:38, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]