Diskuto:Ekvinokso (muzikgrupo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Ĉi tiu artikolo pri muziko ne citas iun fonton aŭ la fontoj ne sufiĉas." - kiaj fontoj mankas en la artikolo? Kia informo bezonas certigon per fonto? P.Fiŝo§@ 14:05, 8 Apr. 2011 (UTC)

Hmm, la paĝo Vikipedio:Citi fontojn vere ne helpas multe. Miaopinie mankas fonto pri preskaŭ ĉio (en malgraviĝanta ordo): la vorta citaĵo de Andreo Obrezkov, informoj pri la biografio de la grupo, la nomoj de la kantoj kaj albumoj, informoj pri koncertlokoj. Mi vidis, ke vi ankaŭ parolas la rusan; eble artikolo el la ruslingva vikipedio helpos decidi, pri kio oni citu fonton: Jen la artikolo pri "Madonna", ankaŭ ankoraŭ vivanta artisto: ru:Мадонна (певица) --Doesle 16:28, 8 Apr. 2011 (UTC)
Se vi ne samopinias aŭ ankaŭ se jes: bonvolu vidi Vikipedio:Diskutejo#Citi_fontojn: kiajn, kiujn? kaj kundiskuti! --Doesle 16:32, 8 Apr. 2011 (UTC)
Tamen, kara Doesle:
Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ne devas esti "fonto pri preskaŭ ĉio". Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 01:14, 4 dec. 2022 (UTC)[Respondi]