Diskuto:Eligilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Устройство вывода » el la ruslingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Tre bone, ke vi indikas la tradukfonton. Sed ĉu ne estas kutimo, ke tian informon oni metas en la paĝon mem, anstataŭ en la diskutpaĝon? –Umbert' (diskuto) 21:41, 12 Jan. 2013 (UTC)

  • «Ĉi ŝabononon oni enmetu en diskutpaĝon de artikolo aŭ ajna paĝo kiu entenas tradukon el paĝo de alilingva Vikipedio» ({{Tradukitaĵo}}). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 22:54, 12 Jan. 2013 (UTC)
    • Ha, bone. Mi ĝis nun uzis {{Tradukita}}. kiu estas por enmeto rekte en (sub) la artikolon. Sed en mia diskutpaĝo jam estas alia rekomendo de {{Tradukitaĵo}}. Tamen mi vidas, ke ankaŭ {{Tradukitaĵo}} ofte estas uzata en la artikoloj mem, kvankam la instrukcioj rekomendas la diskutpaĝojn. – Umbert' (diskuto) 12:11, 13 Jan. 2013 (UTC)
      • Uzi tiajn ŝablonojn rekte en artikoloj ŝajnas al mi malbona ideo, ĉar plej multaj legantoj de la Vikipedio ne estas vikipedianoj, kaj tia ŝablono en la artikolo mem povas delogi kaj konfuzi ilin. Indus funkciigi roboton kiu translokigus tiajn ŝablonojn el artikoloj al iliaj diskutpaĝoj. (Mi formiĝis kiel vikipediano en la Ruslingva Vikipedio, kiu estas ege pli evoluigita ol la Esperanta. Do, mi havas ioman sperton.) Gamliel Fiŝkin (diskuto) 02:55, 14 Jan. 2013 (UTC)