Diskuto:Rochefort-sur-Brévon

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunumaro[redakti fonton]

Oni vidas komunumo anstaŭ komunumaro

| komunumo_tipo             = Komunumaro

--pino (diskuto) 22:30, 6 Mar. 2016 (UTC)

Saluton, Pino. Dankon pro via atentigo. Mi jam korektis la erareton en la submodulo {{Geografiaĵoj/geokesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 11:03, 7 Mar. 2016 (UTC)

Koordinatoj[redakti fonton]

Estus bone se la ŝablono aŭtomate transprenus koordinatoj kaj areo. --pino (diskuto) 08:47, 7 Mar. 2016 (UTC)

La informo pri areo jam estas transprenata el Vikidatumoj, ĉar alie la aŭtomata kalkulado de la loĝdenso ne eblus. Por la koordinatoj ja estas kelkaj grupoj de parametroj en {{geokesto}} kaj {{geokesto2}} kaj sekve ankaŭ en la nova ŝablono {{informkesto geografiaĵoj}}. Tial ne klaras, al kiu el ili rilatus geografiaj koordinatoj (P625). Ĉu vi eble scias tion? Se ne, ne eblos aldoni tion. Krome mi jam atentigis pri ĉi tiu problemo. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 11:08, 7 Mar. 2016 (UTC)
*** En modulo wikidataKoord la datojn rilatas ĉiam nur al geografiaj koordinatoj (P625). Verdire mi ne vidas problemon uzi la funkciojn de wikidataKoord en modulo informkesto geografio. --pino (diskuto) 16:46, 7 Mar. 2016 (UTC)
Vi forgesis lat_d en la artikolo kaj tial la tuta koordinato ne povis funkcii. Mi ĵus korektis tion kaj subite eĉ aperis la komuteblaj mapoj. :-) --Tlustulimu (diskuto) 11:19, 7 Mar. 2016 (UTC)
*** Jes estis stulta eraro. Funkcias. Bone. --pino (diskuto) 16:46, 7 Mar. 2016 (UTC)
Finfine eĉ regiono-ISO funkcias en la artikolo, nome ne nur ĉe la koordinatoj, sed ankaŭ ĉe la ligilo al "Geohack", kiu videblas ĉe la markilo sur la mapo. --Tlustulimu (diskuto) 12:03, 7 Mar. 2016 (UTC)
*** Bone tio permesus uzi la saman metodon kiel en aliaj informkeston. Honeste mi ne komprenas kiel funkcias "Geohack". --pino (diskuto) 17:02, 7 Mar. 2016 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi dubegas, ke wikidataKoord estas enplektebla pro kelkaj kialoj:
  • Testado kun wd ekster la artikola nomspaco ne eblas, ĉar ĝi ne subtenas ĝin. (Ĉefe mi testas tiel kaj volas daŭrigi tion kiel kreinto de la modulo.)
  • Testado ekster la artikolo estas ebla nur freŝdate, se vi volas konservi vian metodon kiel kreinto de la modulo mi aprobas. --pino (diskuto) 17:43, 7 Mar. 2016 (UTC)
  • Ne ludas rolon, ke ĝi transprenas la informojn el P625, ĉar estas entute malklare, al kiuj ŝablonaj parametroj la transpreno de Vikidatuma ero estu aldonata en la nea parto de la funkcio. (Ĉu vi komprenas min?)
  • Verdire mi ne komprenas. --pino (diskuto) 17:43, 7 Mar. 2016 (UTC)
  • Ĝi ne harmonias kun la nova modulo, ĉar ĉiu vokata modulo devas esti iel stirebla per iuj intermodulaj parametroj.
  • Se vi volas harmonio vi povas krei aliajn funkciojn. --pino (diskuto) 17:43, 7 Mar. 2016 (UTC)
  • La uzata modulo bone faras tion, por kio ĝi estis kreita.
Se mi ankoraŭfoje rigardus la fontokodon de {{wikidataKoord}}, eble mi trovus pliajn kialojn. Sed unue mi atendas ankoraŭ respondon je la supra demando pri la almenaŭ tri okopoj de koordinataj parametroj, je kies foresto la modulo serĉu en Vikidatumoj. Mi pensas, ke mi eble iel devus denove ŝanĝi la modulon, tiel ke la eblaj tiaj parametroj fariĝus alternativaj, do ne samtempe uzeblaj parametroj. Sed tion mi pripensos post respondo. --Tlustulimu (diskuto) 17:18, 7 Mar. 2016 (UTC)
(+) Krome jam estas enplektata sufiĉe multe da aliaj moduloj kaj ĉiu plia altigas la bezonatan tempon por Lua. Ĉu vi eble jam legis pri la 10-sekunda tempolimo de Lua? --Tlustulimu (diskuto) 17:22, 7 Mar. 2016 (UTC)
Mi bonvolas respondi sed mi ne bone komprenas la demandon. Konservi okopojn de koordinataj parametroj estas ne necesa kaj ne estas harmonio kun aliajn informkestoj. Vi povus uzi nur unu novan parametron aŭ krei funkcion, kiu kreas la ok parametroj . --pino (diskuto) 17:59, 7 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Mi intertempe jam cerbumis pri iomete truka kodo kaj eĉ jam testis ion. Sed pro malfrua tempo mi daŭrigos tion morgaŭ. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 22:52, 7 Mar. 2016 (UTC)
Estas bone☺--pino (diskuto) 07:29, 8 Mar. 2016 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus iomete testis la transprenon de koordinatoj el la Vikidatuma ero geografiaj koordinatoj (P625) kaj tio funkcias nun eĉ en la artikolo. :-) Tamen mi rekomendas uzi tion nur ĉe artikoloj pri urboj, komunumoj, vilaĝoj, municipoj, burgoj kaj io simila, ĉar ĉe pli vastaj administraj unuoj eble ja povus esti maltaŭgaj koordinatoj. Mi vidis tion dum la testado en alia paĝo uzante la Vikidatumajn koordinatojn pri Ĉeĥio. Tiam ne estis la valoroj de la ĉefurbo Prago, sed eble de la landa mezo.
Mi solvis tion iomete truke, ĉar mi rimarkis, ke la uzata okopo de parametroj por koordinatoj iel dependas de la unua nenomita parametro de {{geokesto}} resp. {{geokesto2}}. Tial mi ekuzis tiel nomatan "kondiĉan pkodon", kiu estas videbla kaj en la ĉefa modulo {{Geografiaĵoj}}, en la tieaj blokoj kun t == "koordinatoj" kaj tiuj por la mapoj, kaj en la submodulo {{Geografiaĵoj/geokesto}}. Por alia submodulo tio verŝajne ne necesas. --Tlustulimu (diskuto) 11:14, 8 Mar. 2016 (UTC)

Loĝdenso[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la informkesto kalkulas la loĝdenson kun du postkomaj ciferoj (3,76), dum ke en la teksto estas nur entjero (4). Mi pensas, ke tia malunueco povas konfuzigi leganton kaj estu ŝanĝata. Sed al iu varianto? --Tlustulimu (diskuto) 12:51, 7 Mar. 2016 (UTC)

Saluton. En geokesto estas parametro por la nombro da postkomaj ciferoj verdire mi ne certas, ke ĝi funkcias. Por mi diferencoj en artikolo ne ĝenas, (eble franca gusto, kie oni evitas similajn redirojn) sed mi povas ankaŭ ŝangi WikidataGeo kaj aldoni parametron. --pino (diskuto) 17:22, 7 Mar. 2016 (UTC)
Saluton, Pino. Mi ĵus vidis en la fontokodo de {{geokesto2}}, ke la defaŭlta rondumo loĝantaro_denseco_rondumo estas 2, dum ke areo_rondumo estas nur 0. T.e. 2 resp. 0 ciferoj post la komo. Ĉu la nova ŝablono konservu tion? Se jes, mi aldonos tion al la modulo. Ĉu bone? Krome vi devus alĝustigi la modulon, kiu en la artikolo estas uzata en la teksto. en la ĉapitro "Geografio". Alie legantoj povus konfuziĝi. --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 7 Mar. 2016 (UTC)
✔ Farite La rondumo ĉe "areo" kaj "denso" jam funkcias bone, malgrave ĉu la valoroj de "areo" kaj "loĝantaro" estas el la artikolo aŭ el la Vikidatuma ero. Ambaŭ rezultoj estas identaj. :-) Ĉu bone? Eĉ miksa deveno devus funkcii. Sed mi ne kredas, ke havus sencon aparte testi tion. --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 7 Mar. 2016 (UTC)
Estas bone, dankon! --pino (diskuto) 19:38, 7 Mar. 2016 (UTC)

Plej alta punkto[redakti fonton]

Oni vidas alteco anstataŭ Plej alta punkto | plej_alta_leviĝo = 411

kaj ankaŭ malalteco anstataŭ Plej malalta punkto

vidu ekzemple Beaulieu (Côte-d'Or)

--pino (diskuto) 14:34, 8 Mar. 2016 (UTC)

Mankas la parametroj plej_alta kaj plej_malalta por la nomo de la plej alta kaj plej malalta punktoj. Vidu ankaŭ la dokumentadon de {{geokesto}}. Mi orientiĝis je tio. Informkesto nur povas montri tion, kion oni difinis. Ĉu ne? Eĉ la dokumentado de la nova ŝablono {{Informkesto geografiaĵoj}} klare montras, ke kaj kiel tio funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 14:57, 8 Mar. 2016 (UTC)
Via ĵusa ŝanĝo kiel bedaŭrinde jam ofte malhelpis mian aldonon de plia trajto al la modulo resp. korekto de fuŝo :-(. Ĉu vi povus silente teni vian tajpemon je ĉi tiu artikolo kaj nur uzi diskutopaĝon ĉe problemoj? Alie mi ne povos ion korekti. Mi pensas, ke vi eĉ dokumentadojn kelkfoje miskomprenas. Ĉu la lingva nivelo tie estas tro alta por vi? --Tlustulimu (diskuto) 15:21, 8 Mar. 2016 (UTC)

Ŝablono:Redakta konflikto @Tlustulimu: En la dokumentado de Geokesto estas fakte skribata "| plej_alta_leviĝo = " kaj "| plej_malalta_leviĝo = " en Parametroj. Oni ankaŭ povas vidi en tiu dokumentado la ekzemplo Chemin vidu ankaŭ pli simple Beaulieu (Côte-d'Or).--pino (diskuto) 15:28, 8 Mar. 2016 (UTC)

Hm. La unua ekzemplo en la dokumentado de {{geokesto}} montras, ke la rilataj parametroj estas kune uzataj. Sed nun la modulo aperigas la priskribajn tekston pri plej alta kaj plej malalta punktoj eĉ, se la nomoj forestas, sed se ĉeestas la numeroj. Ĉu tion vi celis? --Tlustulimu (diskuto) 15:31, 8 Mar. 2016 (UTC)
Jes por mi ŝajnas tute bone.--pino (diskuto) 18:10, 8 Mar. 2016 (UTC)