Diskuto:Unuopaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi neniam antaŭe vidis la vorton unuopaĵo. Ĉu ĝi estas inventaĵo de solulo aŭ kio? Se ĝi estas inventaĵo oni pripensu eĉ la vorton singlo, sed la muzika terminaro de bertilo donas la vorton disketo por la angla vorto single. Narvalo 09:48, 10. Sep 2009 (UTC)

Mi jam skribis al la aŭtoro de la artikolo. Mi atendas respondon, ĉar mi kreis multajn kategoriojn kun la vorto "Unuopaĵo" --→ Airon 09:51, 10. Sep 2009 (UTC)
Mi eble iom kulpas pro la uzo de vorto "unuopaĵo" - mi ekuzis ĝin, eĉ ekster Vikipedio, kiam ankoraŭ neniu provis traduki la vorton "single" (ĉu "singlo", ĉu "singolo"?), kaj mi ne sciis kiel redoni ĝian signifon en esperanto - dume, "disketo", miaopinie, apartenas al komputila fako --Dominik 16:00, 10. Sep 2009 (UTC)
Ho Dominik, mi kreis ĉi tie kategorion:Unuopaĵoj, kiu enhavas plurajn preskaŭsamnomajn kategoriojn :/ --→ Airon 16:47, 10. Sep 2009 (UTC)
Mi konfesas, ke mi ankaŭ uzis la esprimon "unuopa disko" - feliĉe, neniu legas miajn pri-kantistajn artikolojn --Dominik 04:26, 11. Sep 2009 (UTC)

Mi provizore nur aldonis bildon kaj ĝustigis lingvajn eraretojn (forigis troan akuzativon ktp.).

  • disketo (Bertil Wennergren, Roko kaj popo)
  • etdisko (Erich-Dieter Krause Granda Vortaro Germana-Esperanto 2007 je "Single")
  • singlo (laŭ angla, franca, germana, nederlanda, rusa, katalana ktp.)
  • Eble ankaŭ taŭgas "unukanta disko" aŭ "unupeca disko". Ili ja estas malprecizaj (ĉar kutime estas minimume du kantoj / muzikajoj, po unu sur ambaŭ flankoj), sed "unuopaĵo" estas eĉ pli malpreciza kaj same ignoras, ke fakte temas pri minimume du pecoj.

Helga Schneider 16:17, 10. Sep 2009 (UTC)

Saluton Helga, eble vi intecis "ĵetdisko"-n, ĉu ne? Mi petas: kio estas single? Ĝi «estas muzika eldonaĵo, kiu estas plej ofte uzata kiel reklamo por muzikalbumo» (Ĉu do?)
  • Disketo estas eta durdisko, tre uzita antaŭ ol la KD kaj la USB.
  • Ĵetdisko estas disko (single ne estas disko sed muzikalbumo) kiu estas ĵetita (Ĉu "ĵetita"? Eventuale "lanĉita") en la muzika merkato.
  • Unuopaĵo estas la laŭvorta traduko de single
  • Singlo (aŭ singolo) estas fremdvorto
Kion vi pensas pri tio? --→ Airon 16:47, 10. Sep 2009 (UTC)
Gramofondisko aŭ laŭ PIV 2005, difino 2, simple disko. Pro tio la proponoj de Wennergren (~eto) kaj Krause (et~o).
Laŭ la itala Vikipedio single estas "disko", ne muzikalbumo: Un singolo, nel settore discografico, è un disco in vinile o un CD ... Simile en la germana kaj multaj aliaj lingvoj. La nuna difino en la esperanta teksto laŭ mi estas diskutinda.
"singlo" estas tre internacia, krom en la jam menciitaj lingvoj, same ankaŭ en la belorusa, bosna, ĉeĥa, dana, estona, kroata, finna, pola, indonezia ktp. ktp. "singolo" estas nur itala. Ĉar ĝi estas tiel internacia, ĝi estas facile komprenebla kaj memorigebla por multegaj homoj, mallonga kaj bone pluformebla. Unuopaĵo kontraŭe helpas al neniu (ĉu izola domo sur kampo?). Helga Schneider 18:09, 10. Sep 2009 (UTC)
Ni ne rajtas (kvankam kapablas) meti en Esperanton ankoraŭ unu novan vorton. Single verŝajne estas vaste uzata vorto, tamen tio ne signifas, ke ni ĝin tuj uzu. Por ekzemplo: en la angla estas vorto foot - unu el plej uzataj vortoj en la mondo (ekz football) tamen tio ne signifas, ke ni tuj forgesu vorton piedo. --P.Fiŝo 06:11, 11. Sep 2009 (UTC)

Voĉdonado[redakti fonton]

"Disketo"
  • +1 por "disketo". Bertilo estas eminenta aŭtoritato de la muzikindustrio! -- Yekrats 22:37, 10. Sep 2009 (UTC)
  • +1 tre klara esprimo, eblas aldoni muzik~ se necesas -- Bea 08:35, 11. Sep 2009 (UTC)
  • 0 En la erao de MP3, "disketo" ne plu havas sencon, ĉar muzikpecoj ne plu estas materialaj --Dominik 12:04, 11. Sep 2009 (UTC)
  • 0 Nuna artikolo disketo temas pri magneta disko (t.e. moldisko). - Ryoho 06:24, 12. Sep 2009 (UTC)
  • 0 Ĉu tio ankaŭ estas disketo? Ĝi havas kovrilbildon, kanton kaj kelkajn tekstodosierojn, sed ne estas registrita sur apartan diskon. Ĉu dukanta muzikdisko ne estas eta? --AVRS 12:06, 12. Sep 2009 (UTC) (Verŝajne ekzistas du- kaj tri-kantaj "singloj". --AVRS 19:47, 1. Okt 2009 (UTC))
"Etdisko"
  • +1 Do, mi proponas uzi etdiskon aŭ singlon. Narvalo 20:10, 10. Sep 2009 (UTC)
  • +1 por "etdisko" (ankaŭ akceptebla, evitas la konfuzon kun komputila disketo / diskedo) Helga Schneider 06:37, 11. Sep 2009 (UTC)
  • −1 kial krei "novan" terminon, disketo estas sufiĉe klara -- Bea 08:35, 11. Sep 2009 (UTC)
  • 0 En la erao de MP3, "etdisko" ne plu havas sencon, ĉar muzikpecoj ne plu estas materialaj --Dominik 12:04, 11. Sep 2009 (UTC)
  • +1 laŭ mi etdisko --Crosstor 04:57, 12. Sep 2009 (UTC)
  • 0 Ĉu tio ankaŭ estas etdisko? Ĝi havas kovrilbildon, kanton kaj kelkajn tekstodosierojn, sed ne estas registrita sur apartan diskon. Ĉu dukanta muzikdisko ne estas eta? --AVRS 12:06, 12. Sep 2009 (UTC) (Verŝajne ekzistas du- kaj tri-kantaj "singloj". --AVRS 19:47, 1. Okt 2009 (UTC))
"Singlo"
  • +1 Do, mi proponas uzi etdiskon aŭ singlon. Narvalo 20:10, 10. Sep 2009 (UTC)
  • +1 por "singlo" --→ Airon 21:53, 10. Sep 2009 (UTC)
  • −1 por singlo - mi estas kontraŭ --P.Fiŝo 06:11, 11. Sep 2009 (UTC)
    Kial? --→ Airon 06:54, 11. Sep 2009 (UTC)
  • +1 por "singlo" (mia preferata formo) Helga Schneider 06:37, 11. Sep 2009 (UTC)
  • −1 anglicismo -- Bea 08:35, 11. Sep 2009 (UTC)
  • −1 Nebezonata novradiko. Marcos 20:42, 11. Sep 2009 (UTC)
  • +1 Mi preferas pro facileco en vortfarado; ekz. KD-singlo, DVD-singlo, freŝdate elŝuto-singlo (en elŝuto-aĉetado). -- Ryoho 06:24, 12. Sep 2009 (UTC)
  • +1 Pro la jam menciitaj avantaĝoj kaj pro la 15-a regulo de gramatiko de Esperanto. Punktor 16:55, 13. Sep 2009 (UTC)
  • +1 Laŭ mi, "single" estas pli ol nur "eta disko" (=disketo/etdisko). Do tiuj du terminoj ne taŭgas. "Unuopaĵo" estas laŭvorta traduko, sed la angla "single" estas laŭ mi idiotismo, kaj ni ne faru la saman. Ni pruntu la anglan vorton, laŭ la 15-a regulo (la vorto "single" estas ja uzata ankaŭ en aliaj lingvoj), kun nur la muzika signifo. Darkweasel94 17:29, 17. Sep 2009 (UTC)
"Unuopaĵo"
  • +1 por unuopaĵo - ni ne blinde pruntu el la angla lingvo - des pli ke "single" havas plurajn signifojn --Dominik 06:32, 11. Sep 2009 (UTC)
  • −1 por la multsilaba volapukaĵo "unuopaĵo" Helga Schneider 06:37, 11. Sep 2009 (UTC)
  • +1 --→ Airon 07:09, 11. Sep 2009 (UTC)
  • −1 tute nekomprenebla esprimo -- Bea 08:35, 11. Sep 2009 (UTC)
  • +1 Taŭga traduko laŭ mi. El la kunteksto ĝi certe estas komprenebla. Marcos 20:42, 11. Sep 2009 (UTC)