Diskuto:Ötzi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi removis la artikolon el la nomo "Glacihomo" al la nomo "Glaĉerhomo" laŭ deziro de Narvalo. Estas interese, ke li mem uzas por la mumion esprimon "Glacihomo". (Trovebla en artikolo en Glaĉerhomo.) Petro 18. Sep 2005 05:40 (UTC)

Ankoraŭ unu demando: Kiel tiu mumio, tiam estante homo, venus en glaĉeron: Ĉu li trafosis sin tien aŭ ĉu li mortis pro frosto ie sur neĝo ? Petro 18. Sep 2005 05:48 (UTC)

Mi vidis anglan televidprogamon kiu diris ke oni trovis sagan pinton en lia brusto kaj tre eble li estis murdita kaj ĵetita en glaĉeron, sed mi ne povas memori ekzate la televidprogramon. Roberto 10:10, 18. Sep 2005 (UTC)

PIV notas pri glaĉero: Grandega eterna maso de glacio, devenanta el la akumulo de neĝo sur la supraĵo de la tero. Almenaŭ por nun tiom PIV. Se ĝi estas "eterna", kiamaniere tiu homo-mumio venus tien en lia tempo? Ĉu li per lignohakilo fosus en ties internon por decidiĝi resti tie? Ne estas grave, ĉu li mortis mem aŭ ĉu li estis murdita. Ĉu ne estus pli taŭga nomo de la artikolo Glacihomo? Petro 18. Sep 2005 10:21 (UTC)
ĝi estis malkovrita en glaĉero, degeliĝanta pro la tuttera varmiĝo. Glaĉero formiĝas per kompaktiĝo de neĝo. Neĝo falis sur la mumion kaj poste glaciiĝis - pro la kreskanta maso, pezo de novaj neĝoj, ne degeliĝantaj jarmiloj - al glaĉero.

La kerno de artikolo aperis iam en Kontakto kun titolo Glaĉerhomo. Nepreciza, sed proponu alian. Narvalo 10:23, 18. Sep 2005 (UTC)

Mi scias nenian Kontakton, pri kiu vi parolas, sed kial ne nomi la artikolon simple glacihomoglaciulo, se ni iam parolas ankaŭ pri neĝviro pensante pri Yeti. Aŭ ĉu Yetio aŭ kiel? Devene mi pensis, ke la artikolo Glaĉerhomo estas misskribita, ĉar kiom da versioj de tiu vorto estis en la artikolo? glaĉerhomo, glaxcerhomo, vi, Narvalo, nomis lin glacihomo, bonvolu rigardi historion de la redaktoj. Petro 18. Sep 2005 10:37 (UTC)


Ege surprizis min la Esperanta nomo "glaĉerhomo". "Glacihomo" ŝajnas al mi multe pli logika, korespondas al la nomo "Eismann" aŭ "Iceman" kiujn oni donis al li, pli kutima kaj pli facile komprenebla. Kaj ne eblis trovi ĝin EN glaĉero, nur je la surfaco... --Bea 14:31, 24. Feb 2006 (UTC)