Diskuto:Ĉalaparto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomigo[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj! Mi antaŭplanas alinomigi artikolon Txalaparta al neologismo Ĉalaparto - bv indiki ĉu vi konsentas/malkonsentas en la paĝo Diskuto:Txalaparta - antaŭdankon --Dominik 13:06, 22. Feb 2010 (UTC)

Al mi via ideo ŝajnas trafa. Ĉu ni ankaŭ forigu tiun mencion de la hispanlingva artikolo? Mi ne scias ĉu ni havas regulon pri tio, sed estas malkutime mencii alilingvajn artikolojn en la enhavo de artikolo. Eble tio estu menciata kiel piednoto, aŭ ĉi tie en la diskutpaĝo, ĉu? Amike, WinstonSmith 14:00, 22. Feb 2010 (UTC)
Ĉi tio estus la ununurua ebleco por multaj esperantistoj povu legi kaj memori tiun vorton.--RG72 15:05, 22. Feb 2010 (UTC)
Plene konsentanta, (eĉ instiganta) --Jean-François Clet 20:55, 22. Feb 2010 (UTC)
Tute interkonsentas ankaŭ Narvalo 21:31, 22. Feb 2010 (UTC)
Ĉar alvenis nur konsentoj, mi renomis la artikolon - --Dominik 13:18, 24. Feb 2010 (UTC)