Diskuto:Ĉefverkoj de la mondliteraturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne tute konsentas kun la klasifiko de la aŭtoroj kaj verkoj laŭ la prezentata tempodivido. Ekzemple, aŭtoroj kiel Ŝekspiro, Moliero, Racine aŭ Camões ne kalkulas laŭ mi inter la "mezepokaj" aŭtoroj. Ili vivis dum la Eŭropa Renesanco, aŭ la klasika epoko (17a kaj 18a jarcentoj). Ĉu ne eblus krei novan dividaĵon pri tiuj epokoj ??

Mi ankaŭ havas alian rimarkon : en tiu listo aperas jen esperantigitaj nomoj, jen nomoj kun ilia nacilingva ortografio. Vera kaĉo ! Mi ja scias, ke estas malfacila kaj foje teda problemo, sed ĉu ekzistas solvo por tio ?? (mi ne havas miraklan solvon... mi nur demandas...)

Laŭ mi oni uzu tiujn Esperantigitajn nomformojn de aŭtoroj, kiuj estas kutime kaj ofte uzataj, kaj lasu la nacilingvajn nomformojn por ĉiuj aliaj nomoj de aŭtoroj. Por verkoj, kiuj ekzistas en Esperanta versio, oni nepre uzu la Esperantan titolon, por iuj aliaj verkoj tre famaj, por kiuj ekzistas vaste konata Esperanta titolo, oni uzu tiun, alie ĉefu la origina titolo. Tio ne estas mirakla solvo, sed verŝajne la praktike irinda vojo... Bertilo WENNERGREN

Ĉu la verko de Unamuno "Malhelo" estas en la hispana Niebla. Se jes do la traduko devas esti Nebulo.


Tre bona estas la temo. Interesa estus aldoni fonto publik-domena al la verkoj en Esperanto ( se eblas ).


Ĉu iu scias laŭ kiu aŭ kies kriterio estas verkita la listo? Estus bone klarigi por homoj, kiuj dezirus aldoni aŭ forigi erojn. -- :)


Mi proponas ke, se eble, oni aldonu ligilojn al / aŭ indikojn pri / esperanto-tradukoj de la menciitaj verkoj. Due: Kelkaj aŭtoroj aperas kun malĝustaj indikoj - se doni ekzemplon: Utopio de Thomas More estis verkita - kompreneble! - en la tiama internacia lingvo, la Latina. Kaj ankaŭ la Legenda Aurea estis verkitaj Latine. Gerrit Berveling


Problemo kun listo da ĉefverkoj estas: Kie ĉesi?