Diskuto:Ĝangalo (retportalo)
ĉu tio permeseblas en enciklopedia artikolo?
- "Ĉi-momente, Ĝangalo estas sendube la plej bona retejo en esperanto, kaj
- ne estas klare, kiumomente (uzu absolutan temp-esprimon)
- la citiloj (") nenie finiĝas, do ne estas klare, kie finiĝas la citaĵo, nek kiu diras ĝin!
- la konstato pri plej bona retejo estas neobjektiva; diri unu el la plej bonaj estus en ordo; ekzistas pluraj bonegaj retejoj, kaj kiu estas la plej bona el ili, "sendube" estas nur afero de persona gusto; se estus male, te. se ekzistus unu retejo kiu estus "sendube la plej bona", tio estus grava signo de subevoluiteco de interreta esperantio!!
mi petas la aŭtoron korekti la artikolon!
- "Ĝangalo E-Portalo" - Jen vortordo inversa! (Komparu: Ludoviko Onklo aŭ Onklo Ludoviko?) Kaj kial ne simple nomi ĝin Retejo Ĝangalo, kiel okazas en la artikolo? (Tiel oni cetere ankaŭ povas eviti la problemon, ĉu E- signifas Esperanto- aŭ elektronika.)
- "laboris ĝin" - tio simple ne eblas; oni povas prilabori, ellabori, perlabori, tralabori ion kaj eblas diri ke iu aŭ io laboras/is/os.
- Ĉu iu povas klarigi al mi tiun uzon de komo: "Ĉi-momente, Ĝangalo estas ..." Al mi ĝi ŝajnas stranga, sed per via helpo mi eble komprenos. --Mo
Mi konsentas al Mo, ke la gramatiko de la titolo estas ne-esperanta. Ankaŭ la komado (:-) estas … nu, interesa, sed kiu ankoraŭ zorgas pri komoj? – Umberto 23:35, 14. Aŭg 2005 (UTC)