Diskuto:Ĝermolisto de polaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koncerne Stefan Miĥolalski-n, mi vidas en la disertacio de Pierre Corret aludojn al D-ro Mikolajski el Lwów kaj ne trovas tiun nomon aliloke. Ĉu ne temas pri la sama misortografiita fare de Corret ?

Ekz. (traduko el lia franclingva disertacio): "En "Voĉo de Kuracistoj", D-ro Mikolajski, el Lwów (Aŭstrio, nun en Ukrainio: Lviv), atentigas pri la situacio de kuracistoj de termaj urboj (varmkuracejoj) kaj banlokoj por kiuj interkompreniĝo kun diverslandaj malsanuloj estas neebla."

Plurloke en la e-lingva vikipedio aperas Miĥolajski:

   * Esperanto en medicino
     ... estis profesoro Henri Dor, Lyon, sekretario estis Whitaker, Liverpool. Mikolajski, redaktanto de pola medicina revuo Voĉo de Kuracistoj (Kraków) k ... ... prelego Perez Domingo, Hispanujo; Chyczynski; docento Rosenberg; W. Robin; Mikolajski.
     9 KB (1271 vortoj) - 19:37, 21. Jun 2006
   * Esperanto-movado en Pollando
     ... re, ankaŭ ĝi edukis poste fervorajn E-istojn: d-ro Fels kun edzino, d-ro Mikolajski: Lazica, Schnützer, Wierzchowski, k. a. Plej granda ĝia merito estas tam ... Kiam post du jaroj tiu ĉi revuo transportis sian eldonejon aliloken, Mikolajski komencis la eldonon de l' unua faka E-a revuo: Voĉo de Kuracistoj. En Lvo ...
     22 KB (3648 vortoj) - 05:41, 11. Maj 2008
   * Frua esperanto-gazetaro
     ... 4-a n-ro en apr. 1906. En marto 1908 la serioza kaj prudenta d-ro Mikolajski en Lvovo komencis aldoni al la pola medicina gazeto Gloslekarzy Es ...
     63 KB (8823 vortoj) - 06:52, 31. Jul 2008

Pro tio mi opinias ke estus oportune reĝustigi lian nomon. --Henri Masson 29 sep. 2008‎, 09:40 (UTC)