Diskuto:Ĵazbandego

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĵazbandego aŭ simple bandego (ofte ankaŭ nomata ĵazorkestro; angle: Big Band)... Pri Big Band estas artikolo Big Band. Alinomenda. Petr Tomasovsky 10:46, 9 Apr. 2011 (UTC)

Kial vi ne pluredaktis la antaŭ longe verkitan paĝon pri Big band? Petr Tomasovsky 10:53, 9 Apr. 2011 (UTC)

Jes, mi scias, ke ekzistas artikolo nome "Big Band"! En esperanta vikipedio! Ne nur kiel trombonisto de la ĵazbandego "Be-Bot Big-Band" en Bottrop kaj de alia ĵazbandego en Essen, sed ankaŭ kiel esperantisto mi vidis multajn kialojn por ŝanĝi la artikolon plurmaniere:

  1. Unue Esperanto havigas al ĉiun lingvanon la rimedaron por taŭge esperantigi Big Band en ĵazbandego, bandego, ĵazorkestro (ĉi-lastan oni ekz. trovas en vortaroj). Krome mi trovis en la jam ekzistanta artikolo lingvajn fuŝaĵojn je la skribmaniero ekz. big band-on, do big estas memstara vorto. La vorto big band do rezistas klare al esperanta uzmaniero.
  2. Ankaŭ aliaj vortoj estas pli ol klarigendaj, ekz. basbuglo, tute ne ĉiutage uzata esperanta vorto, kiu ne troviĝas en Reta Vortaro, kaj kies ruĝkolora skribo indikas, ke ne ekzistas pri tiu klariga artikolo.
  3. Krom lingvaj fuŝaĵoj rilate la esperantigon de Big Band kaj de la deduktitaj formoj mi trovis lingvajn erarojn, kiujn mi volis kaj volas korekti.
  4. Kelkaj asertoj fakte estas malĝustaj aŭ duonĝustaj. Ekz. "Kun falo de svingo (antaŭsignita ĉefe pro alveno de rokenrolo, kiu prenis al tradicia ĵazo titolon de "moderna muziko")". Ne pro la ekesto de rokenrolo, kiu ja aperis en la kvindekaj jaroj, sed pro la spontanmuzikado de bandeganoj dum siaj libertempoj, kio sekvigis la ekeston de bibopo, kaj ankaŭ pro ekonomiaj kaŭzoj (ekz. impostoj sur danceventoj dum la Dua Mondmilito) la svingo kaj lige kun tio la bandegoj malfloris.

Kiam mi kreis la artikolon "Ĵazbandego", mi samtempe intencis transpeni la tekston el "Big Band", korekti la erarojn, forigi la fuŝaĵojn kaj transpreni kelkajn verajn faktojn sub subtitolo "historio". Krome mi volas bluigi ruĝajn skribojn en la artikolo kaj jam komencis per tio, ĉar mi celas fari el eo-vikipedio taŭgan ilon por trovi muzikajn fakvortojn. "Big Band" tio ne estas!--Longharulo 13:38, 9 Apr. 2011 (UTC)

Bone, sed tio ne pravigas vin krei novan artikolon pri la sama temo. Vi povis korekti aŭ pluredakti la malnovan paĝon, kiu estus eventuale alinomenda al ĵazorkestro. Ne koleru, sed ĵazbandego estas mallerta Esperanto. Kial diri malgranda rivereto, se eblas diri rojo? La sama tio estas kun vorto bandego. Kial diri bangego, se eblas diri orkestro? Petr Tomasovsky 13:48, 9 Apr. 2011 (UTC)

Ĵazbandego estas eĉ pli esperanta ol ĵazorkestro, ĉar ĝi konsistas el la eroj ĵaz- (9-a oficiala aldono al Fundamento), band- (fundamenta vorto), -eg- (fundamenta sufikso) kaj o-finaĵo. Orkestro (1-a oficiala aldono al Fundamento) tamen ankaŭ estas sufiĉe konata kaj uzata, pro kio mi ne kontraŭstarus al ŝanĝo de la titolo en Ĵazorkestro. Cetere Rivereto apartenas al ĉiutaga esperanto, rojo al PIV-a esperanto, vorto kiun mi kiel literaturemulo ja konas, sed ne plu uzas eksciinte, ke la plimulto el nia lingvanaro ne konas ĝin. --Longharulo 19:23, 9 Apr. 2011 (UTC)

Dankon por via klarigo de gramatiko de Esperanto, kiun mi scias, mi kuraĝas diri, tre bone. Sed unu afero - kio estas pli esperanta ol Esperanto? Kontraŭe al tio mi devas sciigi vin kaj la lingvanaron, rilate al rivero, ke ĉiu rivero havas fonton. Pri tio ni konsentos ĉiuj, ĉu ne? Ni iru male, de la fonto de rivero. Se oni (kiel vi skribas lingvanaro) ne scias, kio estas rojo, kio estas post la fonto de rivero? Ĉu rivereto? Mia rido. Ĉu rivereteteteto? Denove rido. Rojo ja. Kaj se tio estas tre malgranda rojo, nur post la fonto, oni povas eĉ malgrandigi ĝin al rojeto. Do ankoraŭ unufoje por la lingvanaro: Fonto - Rojeto - Rojo - Rivereto - Rivero - Riverego. Petr Tomasovsky 15:28, 10 Apr. 2011 (UTC)
La vorto ĵazbandego ŝajnas al mi ia esperantista ĵargono uzata inter ĵazistoj. Estas vaste uzataj vortoj kiel blovorkestro, simfonia orkestro. Se oni dirus blovbandego, tio sonus tre strange. Petr Tomasovsky 16:19, 10 Apr. 2011 (UTC)